Aldoni tradukojn al ReVo:

1titan/o

titano

serĉi 'titano'
[titan.0o]
1.
[titan.0o.mit]
MIT Ĉiu el la ses Titanoj: knabo, kiu […] venkis pigmeojn, dum li devis frakasi titanojn! [1]; la bildoj ne plaĉis al ŝi, ĉar tiuj montris la scenon, kiam Zeus per fulmoj mortbatas la titanojn SatirRak .
2.
[titan.0o.alio]
MIT Antonomazie, Iperiono aŭ lia filo Helio (la Suno).
3.
[titan.0o.fortulo]
(figure) Fortulo, herkulo; elstarulo: Ursus, sidiĝinte apud lia lito, komencis ĉerpi la supon […], li tion faris tiel zorgeme, […] ke Vinicius ne kredis al siaj okuloj, ke tio ĉi povas esti la sama terura titano, kiu en la antaŭa tago […] atakis lin QuV ; tio ŝajnis al mi ne bone speguli la vastan verkaron de nia aŭtora titano HMS .
HOM:titano (metalo)
angle:
Titan
beloruse:
тытан (волат)
ĉeĥe:
Ti, titan
france:
titan
germane:
Titan
hungare:
titán
itale:
Titano
katalune:
tità
nederlande:
titan
pole:
Tytan
portugale:
titã
ruse:
титан (гигант)
slovake:
Ti, titán

Titano

serĉi 'Titano'
[titan.T0o]
[titan.T0o.AST]
AST La sesa satelito de Saturno: Titano estas multe pli malvarma ol Tero, kaj likva akvo ŝajne mankas sur la surfaco [2].
beloruse:
Тытан (спадарожнік Сатурна)
germane:
Titan (Saturnmond)
japane:
チタン
katalune:
Tità
ukraine:
титан, гігант, велетень

Titanoj

serĉi 'Titanoj'
[titan.T0oj]
[titan.T0oj.MIT]
MIT En la helena mitaro, kolektiva nomo de la ses filoj de Urano kaj Geo (Oceano, Ceo, Krio, Iperiono, Ĝiapeto, Krono), gigantaj estaĵoj dotitaj per superhoma forto. Oni ne konfuzu la Titanojn kun la Gigantoj: la tuta gento / La malkvietan forton de l’ Titanoj / Heredis Ifigenio .
angle:
Titans
beloruse:
тытаны
itale:
Titani
katalune:
els titans
pole:
Tytani

titana

serĉi 'titana'
[titan.0a]
[titan.0a.kolosa]
Kolosa: titana laboro [3]; infera maŝino kiu […] disvolvas titanan forton [4]; la Kosovo-demando iĝis grava peono en la tutplaneda batalo inter Rusio kaj Usono, en tiu titana konflikto [5].
3. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Kiam ŝtato organizas la notadon de siaj civitanoj
4. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Relegi la rusan revolucion
5. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Domeno-efiko de eventuala sendependiĝo de Kosovo
angle:
titanic
beloruse:
тытанічны
ĉeĥe:
obrovský, titánský
france:
titanesque
hungare:
titáni
itale:
titanico
japane:
巨大な [きょだいな], 超人的な [ちょうじんてきな]
katalune:
titànic
nederlande:
titanisch
pole:
tytaniczny
ruse:
титанический
slovake:
nadľudský, obrovský, titanský
ukraine:
титанічний

administraj notoj

pri T~oj:
    La nomo Ĝiapeto sxajnas al mi dubinda.
    [MB]
  
T~o : Mankas dua fontindiko.
T~oj: Mankas dua fontindiko.