2talisman/o JED talismanoserĉi 'talismano' [talism.0o] Objekto, kiun oni kredas kapabla magie alporti feliĉon, ŝirmi kontraŭ malfeliĉo aŭ produkti mirindajn efikojn; amuleto: la Sinjoro forigos […] la parfumujojn kaj la talismanojn [1]; Pentuer levis alten sian brilantan talismanon kaj faris per ĝi kelke da signoj en la aero [2]; vi, kiu portas sur via brusto nian plej altan talismanon, ĉu vi povas supozi, ke Fenicianoj faras ion por via malutilo [3]? Gedewon (Etiopio) desegnas serion de talismanoj por kuraci la korpon kaj animon [4]; ili do ricevas talismanon, entranĉon en la haŭton, aŭ sorĉon por fariĝi nevenkeblaj [5]; la Barbie-pupo unue estis talismano de vira klubo kaj nur poste ricevis sian nomon [6]. fetiĉo, superstiĉo. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 3:202. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII4. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako5. Monato, Jean-Louis Madzella/pg: Ĝemeloj kaj goriloj6. Monato, Saliko: Ludilmuzeo de Helsinko angle: talisman beloruse: талісман bulgare: талисман ĉeĥe: talisman ĉine: 符 [fú], 护身符 [hùshēnfú], 護身符 [hùshēnfú], 符咒 [fúzhòu], 灵符 [língfú], 靈符 [língfú], 护身符子 [hùshēnfúzi], 護身符子 [hùshēnfúzi] france: talisman germane: Talisman hungare: talizmán japane: 護符 [ごふ], 呪符 [じゅふ], お守り [おもり], 魔よけ [まよけ] katalune: talismà nederlande: talisman pole: talizman portugale: talismã ruse: талисман slovake: talizman svede: talisman ukraine: талісман, амулет, оберіг, ладанка administraj notoj