amuleto
- Objekto, kiu, per supozata magia efiko, ŝirmas la portanton kontraŭ danĝero, malsano, sorĉo, ktp.: ĉi tiu ora ŝildo, inkrustita per multekostaj ŝtonoj, havis, krom granda mona valoro, forton de l' amuleto [1]; tri oraj amuletoj kun bildo de la diino Astarte [2]; oficiro, kovrita de amuletoj [3]; li faru al li amuleton, ke liaj aferoj sukcesu [4]; ĉirkaŭ lia kolo pendis ĉe ĉeno granda ora amuleto, sur kiu estis videblaj du serpentoj, hela kaj malhela, kiuj sin reciproke mordis en la voston kaj formis ovrondon [5]. fetiĉo2; talismano
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 17a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 25a
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 4a
4. Monato, Gbeglo Koffi: Ventreligio, dua r aldoniĝu
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo

- angle:
- amulet, talisman, mojo
- beloruse:
- амулет
- ĉeĥe:
- amulet
- ĉine:
- 桃符 [táofú]
- france:
- amulette
- germane:
- Amulett, Talisman
- hebree:
- קָמִיעַ
- hispane:
- amuleto
- hungare:
- amulett
- japane:
- お守り [おもり], 護符 [ごふ]
- nederlande:
- amulet, talisman
- pole:
- amulet, talizman
- ruse:
- амулет, ладанка, талисман
- slovake:
- talizman, amulet
- tibete:
- གའུ་
- ukraine:
- амулет, талісман, оберіг