2amulet/o amuletoserĉi 'amuleto' [amulet.0o] [amulet.0o.MAGI] Objekto, kiu, per supozata magia efiko, ŝirmas la portanton kontraŭ danĝero, malsano, sorĉo, ktp.: ĉi tiu ora ŝildo, inkrustita per multekostaj ŝtonoj, havis, krom granda mona valoro, forton de l' amuleto [1]; tri oraj amuletoj kun bildo de la diino Astarte [2]; oficiro, kovrita de amuletoj [3]; li faru al li amuleton, ke liaj aferoj sukcesu [4]; ĉirkaŭ lia kolo pendis ĉe ĉeno granda ora amuleto, sur kiu estis videblaj du serpentoj, hela kaj malhela, kiuj sin reciproke mordis en la voston kaj formis ovrondon [5]. fetiĉo2; talismano 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 17a2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 25a3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 4a4. Monato, Gbeglo Koffi: Ventreligio, dua r aldoniĝu5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo angle: amulet, talisman, mojo beloruse: амулет ĉeĥe: amulet ĉine: 桃符 [táofú] france: amulette germane: Amulett, Talisman hebree: קָמִיעַ hispane: amuleto hungare: amulett japane: お守り [おもり], 護符 [ごふ] nederlande: amulet, talisman pole: amulet, talizman ruse: амулет, ладанка, талисман slovake: talizman, amulet tibete: གའུ་ ukraine: амулет, талісман, оберіг administraj notoj