Aldoni tradukojn al ReVo:

ŝakt/o JED , ŝaĥt/o

ŝakto, ŝaĥto

serĉi 'ŝakto'

Wikipedia ...

AV ...

Majstro ...

Lernu ...

ViVo ...

Wiktionary ...

Tatoeba ...

serĉi 'o'

Wikipedia ...

AV ...

Majstro ...

Lernu ...

ViVo ...

Wiktionary ...

Tatoeba ...

[sxakt.0o]
1.
[sxakt.0o.mineja]
TEK (en minejo) Vertikala foskavo, kondukanta al la pli profunda nivelo de la mino (ekspluatata tra horizontala galerio ks): pereis 80 karboministoj, kiam okazis eksplodo je profundeco de 664 m en ŝakto [1]; la prilaboritajn trunkojn oni disveturigis al la karboŝaktoj [2]; li laboris en ŝaĥtoj kaj havenoj [3]; li vidis Joron veturi supren en transportkorbo el la ŝakto de la minejo [4]; per simplaj fosiloj ili fosis kvar 30 m profundajn putosimilajn ŝaktojn kaj la elfositan grundon uzis por konstruado de nova vojo al la estonta militbazo [5]; la scenejo de la kunveno estis forlasita ŝakto, bone kaŝita inter la montoj KKr ; laŭ la pariza maniero ni elfosus en du-tri lokoj de Mjasnickaja strato ŝaktojn (por aliri la tunelon de la metroo) Metrop .
2.
[sxakt.0o.bortruo]
TEKKON Simila vertikala kavo en la tero aŭ en konstruaĵo, precipe por transporto de objektoj aŭ personoj: mi devis ŝuti ĝin en la lignan ŝakton, tra kiu la cindro falis en la maron MortulŜip ; lifto estas aparato, kiu estas destinita por levi kaj mallevi aĵojn kaj pasaĝerojn en vertikala ŝakto [6]; la apartamento aliflanke de la aerŝakto [7]; vizitantoj laŭ malvasta koridoro povas iri al unu el la kvar misilaj ŝaktoj (prefere silo) por vidi kiel estis instalitaj la mortigaj nukleaj misiloj [8].
VD:cisterno, puto, tunelo
1. Araneo: Subtera katastrofo, Monato, 2000/10, p. 12
2. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago, 2004
3. Diversaj aÅ­toroj: Kontakto 2011-2019, Recenzo
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Minejo de l' Bildoj
5. Monato, last: Muzeo pri la malvarma milito, 2013
6. Vikipedio, Lifto
7. La Ondo de Esperanto, O. Henry: La donaco de la magoj ― Kristnaska novelo
8. Monato, last: Muzeo pri la malvarma milito, 2013
angle:
shaft
beloruse:
1. ÑˆÐ°Ñ…та, капальня 2. ÑÑŒÐ²Ñ–дравіна
bulgare:
шахта
ĉine:
矛柄 [máobǐng], 倾斜室 [qīngxiéshì], 傾斜室 [qīngxiéshì], 煤矿立井 [méikuàngkuàngjǐng], 煤礦礦井 [méikuàngkuàngjǐng], 竖井 [shùjǐng], 豎井 [shùjǐng]
germane:
Schacht aer~o: Lüftungsschacht.
hispane:
pozo
hungare:
1. akna 2. fúrólyuk
itale:
pozzo
japane:
立て坑 [たてこう], 縦穴 [たてあな], エレベーター通路 [えれべーたーつうろ]
katalune:
pou, túnel vertical
nederlande:
1. mijnschacht 2. schacht
pole:
szyb
portugale:
1. poço
ruse:
1. ÑˆÐ°Ñ…та 2. ÑÐºÐ²Ð°Ð¶Ð¸Ð½Ð°
svede:
(gruv)schakt
ukraine:
шахта, рудник, вертикальне заглиблення, яма, клітка (ліфта)

ŝtuparŝakto

serĉi 'ŝtuparŝakto'

Wikipedia ...

AV ...

Majstro ...

Lernu ...

ViVo ...

Wiktionary ...

Tatoeba ...

[sxakt.sxtupar0o]
[sxakt.sxtupar0o.ARKI]
ARKI Vertikala parto de konstruaĵo tra la etaĝoj, kiu entenas ŝtuparon: ili trovis ke la pordoj de la ŝtuparŝakto malfermeblas nur de ekstere kaj ne havas klinkojn [9]. SIN:ŝtuparejo
9. Ralph Harry: La Diplomato Kiu Ridis, 1997
angle:
stairwell, stairway
beloruse:
лесьвічная клетка
bulgare:
стълбище
ĉine:
楼梯 [lóutī], 樓梯 [lóutī], 阶 [jiē], 階 [jiē]
france:
cage d'escalier
germane:
Treppenhaus
itale:
tromba delle scale
japane:
階井 [かいい], 階段の吹き抜け [かいだんのふきぬけ]
katalune:
buit de l'escala
nederlande:
trappenhuis
pole:
klatka schodowa

administraj notoj