Aldoni tradukojn al ReVo:

suspens/o PIV1

suspenso

serĉi 'suspenso'
[suspens.0o]
Animstreĉo pro atendo de sekvaj okazaĵoj, precipe en rakonto: la […] reĝisoro sukcese kreas suspenson ekde la unua sceno [1]; ĉiu ĉapitro finiĝas per surprizo aŭ originala turniĝo, kiu plialtigas la nivelon de suspenso [2]; tio estu permesita al iu ajn aŭtoro de simple distra, senbrida suspensromano, kondiĉe ke li antaŭdeklaru, ke personoj, lokoj kaj eventoj de li prirakontotaj estas nuraj fantazi-ĵonglaĵoj [3]. SIN:streĉo, tensio3VD:atendo, sensacio, streso
1. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, jaro 2000a, numero 3a, p. 17a
2. Monato, Lode van de Velde: Suspenso de komenco ĝis fino, 2005
3. Monato, Karlo Ĝelozo: Interesa recenzo, sed kompletigebla, 2005
angle:
suspense ~romano: thriller.
ĉeĥe:
chvíle napětí v děje (zvl. ve filmu| dramatu)
ĉine:
悬疑 [xuányí], 懸疑 [xuányí]
france:
suspense (récit etc.)
germane:
Spannung (Erwartung) ~romano: Thriller.
hungare:
(drámai) feszültség
itale:
suspense
katalune:
suspens (cin./lit.)
pole:
suspens, napięcie filmowe ~romano: thriller.
ruse:
напряжённое ожидание, тревожное ожидание, саспенс
slovake:
chvíľa napätia v deji (filmu, drámy), chvíľa napätia v deji (filmu| drámy)
ukraine:
напружене очікування, момент напруженого очікування

suspensa

serĉi 'suspensa'
[suspens.0a]
Kaŭzanta streĉan sciavidon pri la sekvo: ĝuste en ĉi suspensa momento, la aŭtoro de ĉi historio interrompis la priskribon de la duelo [4]. VD:atentokapta, fascina, interesa, sensacia, spirkapta
angle:
suspenseful
ĉine:
悬疑 [xuányí], 懸疑 [xuányí], 令人兴奋 [lìngrénxīngfèn], 令人興奮 [lìngrénxīngfèn], 吸引人 [xīyǐnrén], 引人入勝 [yǐnrénrùshèng], 引人入胜 [yǐnrénrùshèng]
germane:
spannend
hungare:
feszült
itale:
avvincente
katalune:
de suspens
pole:
trzymający w napięciu
ruse:
напряжённый (о сцене)

administraj notoj