Aldoni tradukojn al ReVo:

1subtil/a PV

subtila

serĉi 'subtila'
[subtil.0a]
1.
[subtil.0a.FIZ]
(io) Konsistanta el tre maldikaj kaj delikataj eretoj: subtila polvo [1]; prenu al vi aromaĵojn: balzamon kaj stakton kaj galbanon bonodoran kaj puran olibanon, po egalaj partoj […] kaj pistu el tio subtilan pulvoron [2]; senĉese falis subtila pluvo kaj frapis ŝian kapon kun unutona, dormiganta murmureto Lasta .
2.
[subtil.0a.distinge]
(io) Malfacile rimarkebla pro sia delikateco kaj neintenseco: subtila nuanco; ekbrilis […] subtila fosforesko Lasta ; subtila influo Iŝtar ; la bona lernanto havis tro fortan intelekton por lasi sin subigi per la lerta kaj subtila edukmaniero de siaj profesoroj Kandid ; ŝia okulo sen malfacileco rimarkas la plej komplikitajn fleksojn de la linioj, la plej subtilajn diferencojn kaj alternadon de la lumo kaj ombro Marta ; frenezigite de tiu freŝa buŝo, kiu serĉis la lian, de tiuj subtilaj parfumoj de la idoladorata virino ChL . VD:delikata1
3.
[subtil.0a.sente]
(iu aŭ io) Sentanta aŭ montranta plej delikatajn diferencojn kaj nuancojn: subtilaj trajtoj […] skulptataj tiel majstre FdO ; ŝia duone plenkreska sola filino […] estis delikata kaj subtila [3]; afero, tre subtila kaj postulanta longan priparoladon Marta ; tiu libro […] instruas al multaj la misterojn de la subtila lingvo de la francoj Marta ; vi havas la mienon de homo, kiu havas spiriton subtilan kaj penetrantan GDn . VD:fajna2, penetrema, rafinita, sagaca
angle:
subtle ~a pluvo: drizzle.
beloruse:
тонкі, дробны, далікатны, кволы, вытанчаны
bulgare:
коварен
ĉeĥe:
drobný, jemný, křehký, subtilní, útlý
ĉine:
細微 [xìwēi], 细微 [xìwēi], 精細 [jīngxì], 精细 [jīngxì], 微妙 [wēimiào], 纖 [xiān], 纤 [xiān]
france:
fin, subtil
germane:
subtil, fein ~a pluvo: Nieselregen. 3. empfindsam
hispane:
sutil
hungare:
finom, pontos
itale:
sottile (fine), fine (sottile)
japane:
微細な [びさいな], 微妙な [びみょうな], とらえ難い [とらえがたい], 鋭敏な [えいびんな], 繊細な [せんさいな]
katalune:
subtil 1. fi 2. tènue
nederlande:
subtiel
pole:
subtelny, delikatny, wyszukany, wytworny ~a pluvo: mżawka.
ruse:
1. тонкий, мелкий 2. тонкий 3. тонкий, утончённый, проницательный
slovake:
drobný, jemný, subtílny, útly
ukraine:
тонкий, дрібний, ніжний

malsubtila

serĉi 'malsubtila'
[subtil.mal0a]
1.
[subtil.mal0a.FIZ]
Konsistanta el iom dikaj eroj: malsubtila sablo [4]; malsubtilaj ludiloj [5].
2.
[subtil.mal0a.distinge]
Kruda, peza, maldelikata: viroj alvenas en montaron por ĝui la malsubtilan distraĵon: alkoholon kaj knabinojn [6].
3.
[subtil.mal0a.sente]
Ne nuanca, ne distingema: eble miaj gustoj estas iom malsubtilaj [7].
VD:kruda, rustika
4. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝparmonujo
6. StefKo: La turisma atrakcio..., edukado.net, 2017-03-04
7. D. C. Thomson: Unua Muzikaĵo de Amplifiki?, sce, 1994-03-09
beloruse:
грубы, недалікатны, бесцырымонны
ĉine:
粗魯 [cūlǔ], 粗鲁 [cūlǔ], 糙 [cāo], 糲 [lì], 俚俗 [lǐsú], 土得掉渣 [tǔdediàozhā]
france:
grossier
germane:
grob, derb
pole:
szorstki, bezceremonialny

administraj notoj