*student/o *studento serĉi 'studento' [studen.0o] Lernanto en supera lernejo (universitato, akademio ks): la studentoj malfruis al la komenco de la lekcio [1]; en efektiveco paroli [floroj] ne povas respondis la studento, sed ili interkompreniĝas per signoj [2]; la du junuloj […] estis studentoj ĉe artlernejo en Westminster [3]; li iĝis studento de Akademio de Belartoj kaj samtempe – de jura fakultato de la universitato [4]. Rim.: Studento estas speciala statuso por studanto. 1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI4. Natalia Aroloviĉ: La homo de la kosma konscio, Monato, jaro 2002a, numero 7a, p. 20a angle: student (at a university), undergrad beloruse: студэнт ĉeĥe: student, studující, študent (hovor.), žák ĉine: 大学生 [dàxuéshēng], 大學生 [dàxuéshēng], 学生 [xuésheng], 學生 [xuésheng], 女大学生 [nǚdàxuésheng], 女大學生 [nǚdàxuésheng], 大学学习 [dàxuéxuéxí], 大學學習 [dàxuéxuéxí], 科学研究 [kēxuéyánjiū], 科學研究 [kēxuéyánjiū] france: étudiant (subst.) germane: Student hispane: estudiante universitario (subst.) hungare: egyetemista, főiskolás, egyetemi hallgató, főiskolai hallgató japane: 学生 [がくしょう] nederlande: student nepale: विद्यार्थीको pole: student ruse: студент slovake: študent svede: student tibete: སླབ་གྲྭ་བ་ ukraine: студент kunstudento, kolego-studento serĉi 'kunstudento' serĉi 'kolego-studento' [studen.kun0o] Iu, kiu studas kun alia en sama studjaro aŭ sama altlernejo: li koniĝis kun la juĝisto, kiam ili estis kolegoj-studentoj [5]; ambaŭ estis kunstudentoj de la universitato en Berlino [6]; ŝi partoprenas kurson pri ekologia teologio, […] ĉar ŝi trovas la dogmatikan parton de la studo kaj la bizarajn kunstudentojn ege humuraj [7]. kamarado2, kolego3 5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto6. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII7. Monato, Albisturo Kvinke: Sekretoj de la konfesejo, 2007 angle: fellow student ĉine: 大学同学 [dàxuétóngxué], 大學同學 [dàxuétóngxué] france: camarade d'étude germane: Mitstudent, Sutdientkollege, Kommilitone pole: kolega ze studiów administraj notoj