kamarado (k-do)
- 1.
- Tiu, kiu loĝas kutime en sama loko ol alia, kaj tial familiariĝas kun li; kunvivanto: lerneja kamarado; miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto [1]; mi fariĝis frato al la ŝakaloj kaj kamarado al la strutoj [2]; jen unu rakontas al sia kamarado sonĝon, kaj diras [3]; li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj Revizoro . kompaniano, kunulo
- 2.
- Samokupulo, kolego, ktp: ne, diris la vojkamarado, tio ne estas nubo, tio estas monto [4]; unu el liaj vojaĝkamaradoj en la kaleŝo [5]; plej koran kamaradan dankon mi esprimas […] al la senlaca loka organiza komitato [6]; la malgrandaj testudoj estis miaj kamaradoj de ludo [7]; infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado PrV ; kie mi povas trovi mian ludkamaradon [8]? samideano
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 38:11
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 30:29
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 7:13
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino

- angle:
- comrade, chum, pal, companion
- beloruse:
- таварыш
- ĉeĥe:
- druh, kamarád, soudruh
- ĉine:
- 同志 [tóngzhì]
- france:
- camarade
- germane:
- Gefährte, Kamerad, Kumpan Mitschüler. voj~o: Weggefährte. lud~o: Spielgefährte.
- hispane:
- camarada, colega
- hungare:
- társ, pajtás, elvtárs
- ide:
- kamarado
- japane:
- 仲間 [なかま], 同僚 [どうりょう], 同志 [どうし]
- katalune:
- camarada, company
- nederlande:
- kameraad
- okcitane:
- camarada
- pole:
- towarzysz, druh, kompan, kumpel
- rumane:
- tovarăș, amic, camarad, prieten
- ruse:
- товарищ
- slovake:
- kamarát, priateľ
- ukraine:
- товариш
kamaradiĝi
(ntr)
- beloruse:
- таварышаваць
- france:
- devenir camarade
- pole:
- skojarzyć
- rumane:
- lega
kamaradino (k-ino)
- Inseksa kamarado: ŝi estas via kamaradino kaj via leĝa edzino [11]; [ŝiaj] okuloj […] serĉadis per la rigardo la rigardon de la kamaradinoj Marta ; Marta sentis sin refreŝigita kaj tre kortuŝita per la vido de la neatendite retrovita kamaradino de sia juneco Marta .
11.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Malaĥi 2:14
- beloruse:
- таварышка
- germane:
- Gefährtin, Kameradin
- ide:
- kamaradino
- pole:
- koleżanka
- rumane:
- colegă
- ruse:
- товарка
- ukraine:
- товариш (про жінку), товаришка