*koleg/o UV

*kolego

1.
Ĉiu el tiuj, kiuj plenumas saman oficon, profesion aŭ metion, konsiderata rilate al la aliaj: miaj kolegoj-artistoj [1]; tiu oficisto […] iafoje parolis kun sia kolego [2]; viaj estroj estas perfiduloj kaj kolegoj de ŝtelistoj [3]; Maziero, lacega pro transfuzio, emocioj kaj maldormo, petis de unu el siaj kolegoj, ke li bonvolu lin anstataŭi, dum li ripozos kelkajn minutojn [4].
2.
Ĉiu el la anoj de sama societo aŭ asocio, konsiderata rilate al la aliaj anoj: Kroziero estis malnova licea kolego [5]; kiam mi revenas vespere en la monaĥejon, mi emas rompi al mi la kapon kontraŭ la murojn de l' dormejo, kaj ĉiuj miaj kolegoj havas saman emon [6]; kiaj kolegoj, tiaj kutimoj PrV ; ne estas piediranto kolego al rajdanto PrV .
3.
Tiu, kiu studas, laboras, spertas ion kune kun aliaj: ili estis kolegoj-studentoj [7]; li amikiĝis kun malbonaj kolegoj kaj komencis drinkadi, diboĉadi [8]; ĉu vi volas min akompani? mi deziras havi kolegon de l' vojo [9]; Alfred, ŝia malnova kolego de ludoj, […] jam konis ŝin ja kiel tre malgranda infano [10]; kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo [11]; nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos [12]. VD:akompananto, kamarado, kunulo, samklasano
angle:
colleague 2. associate 3. classmate, schoolmate, comrade, coworker, co-worker
beloruse:
калега
ĉeĥe:
druh, kamarád, kolega
ĉine:
同人 [tóngrén], 同僚 [tóngliáo], 同事 [tóngshì], 工友 [gōngyǒu]
france:
collègue
germane:
1. Kollege 2. Vereinskollege, Parteigenosse (DDR) 3. Kamerad, Genosse (DDR), Kollege, Mitarbeiter, Mitschüler, Kommilitone, Studienkollege
japane:
同僚 [どうりょう], 僚友 [りょうゆう], なかま, 同業者 [どうぎょうしゃ]
nederlande:
1. collega 2. collega 3. medeleerling, medestudent, klasgenoot
pole:
kolega
rumane:
amic, coleg, prieten
ruse:
коллега
slovake:
druh, kamarát, kolega
ukraine:
колеґа, товариш по роботі, товариш

kolegaro

Kuniĝo de kolegoj, de samranguloj kune oficantaj; kolegio1: trinkante sian glason en gaja kolegaro [13]; en ĉiu kvartalo troviĝis biciklo […] atendanta oportunaloke, ke membro de la kolegaro ĝin ekuzu [14]; la unua libro de la eldona kolegaro Akileo aperis [15]; al la grandioza tradukinto Lê Cao Phan kaj al la diligenta kolegaro, kiu kunlaboris kun li […] mian aplaŭdon [16]. VD:brigado2, skipo, taĉmento1.b
13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
14. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo
15. La Ondo de Esperanto, 2002, №1
16. P. Dasgupta: Inaŭgura parolado en Hanojo, libera folio, 2012-07-29
angle:
college
ĉeĥe:
kolegium, sbor, společenství
france:
collège (assemblée)
germane:
Kollegium, Kollegschaft, Belegschaft
hispane:
colegio (de profesionales, médicos, abogados, etc.)
hungare:
kollégium, testület
japane:
なかま, 同業者 [どうぎょうしゃ]
pole:
brać, drużyna, koledzy, grono kolegów
rumane:
frăție, echipă, colegii, un grup de colegi
ruse:
коллегия
slovake:
kolégium, spoločenstvo, zbor
ukraine:
товариство, компанія, колеґія

kolegeco

Rilato inter kolegoj: estinta kolegeco donas al mi la rajton eĉ por kelka nediskreteco rilate vin Marta ; li estus prezentonta nur la maljuniĝintan memoron de ilia iama kolegeco [17]; feliĉe amikeco transvivas kolegecon [18].
ĉine:
共治 [gòngzhì]
germane:
Kollegialität
japane:
同僚関係 [どうりょうかんけい], 仲間づきあい [なかまづきあい]
pole:
kolegialność
rumane:
colegialitate
ukraine:
товариськість, колеґіальність

kolegamo, kolegemo

Pensmaniero komuna al la diversaj membroj de kolegaro, kontraste kaj kontraŭe al tiu de alia kolegaro. VD:korporaciemo
ĉine:
共治 [gòngzhì]
france:
collégialité, esprit de corps
germane:
Kollegialität
japane:
仲間意識 [なかまいしき], 友誼 [ゆうぎ]
nederlande:
collegialiteit
pole:
koleżeńskość
rumane:
camaraderie
ruse:
коллегиальность, корпоративный дух

administraj notoj

~amo, ~emo: Mankas dua fontindiko.
~amo, ~emo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.