*koleg/o UV *kolego serĉi 'kolego' [koleg.0o] 1.[koleg.0o.samprofesia] Ĉiu el tiuj, kiuj plenumas saman oficon, profesion aŭ metion, konsiderata rilate al la aliaj: miaj kolegoj-artistoj [1]; tiu oficisto […] iafoje parolis kun sia kolego [2]; viaj estroj estas perfiduloj kaj kolegoj de ŝtelistoj [3]; Maziero, lacega pro transfuzio, emocioj kaj maldormo, petis de unu el siaj kolegoj, ke li bonvolu lin anstataŭi, dum li ripozos kelkajn minutojn [4]. 2.[koleg.0o.samsocieta] Ĉiu el la anoj de sama societo aŭ asocio, konsiderata rilate al la aliaj anoj: Kroziero estis malnova licea kolego [5]; kiam mi revenas vespere en la monaĥejon, mi emas rompi al mi la kapon kontraŭ la murojn de l' dormejo, kaj ĉiuj miaj kolegoj havas saman emon [6]; kiaj kolegoj, tiaj kutimoj PrV ; ne estas piediranto kolego al rajdanto PrV . 3.[koleg.0o.kunulo] Tiu, kiu studas, laboras, spertas ion kune kun aliaj: ili estis kolegoj-studentoj [7]; li amikiĝis kun malbonaj kolegoj kaj komencis drinkadi, diboĉadi [8]; ĉu vi volas min akompani? mi deziras havi kolegon de l' vojo [9]; Alfred, ŝia malnova kolego de ludoj, […] jam konis ŝin ja kiel tre malgranda infano [10]; kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo [11]; nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos [12]. akompananto, kamarado, kunulo, samklasano 1. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvina Parto2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 1:234. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka6. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXIV7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto8. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto9. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia10. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto12. L. L. Zamenhof: La Espero angle: colleague 2. associate 3. classmate, schoolmate, comrade, coworker, co-worker beloruse: калега ĉeĥe: druh, kamarád, kolega ĉine: 同人 [tóngrén], 同僚 [tóngliáo], 同事 [tóngshì], 工友 [gōngyǒu] france: collègue germane: 1. Kollege 2. Vereinskollege, Parteigenosse (DDR) 3. Kamerad, Genosse (DDR), Kollege, Mitarbeiter, Mitschüler, Kommilitone, Studienkollege japane: 同僚 [どうりょう], 僚友 [りょうゆう], なかま, 同業者 [どうぎょうしゃ] nederlande: 1. collega 2. collega 3. medeleerling, medestudent, klasgenoot pole: kolega rumane: amic, coleg, prieten ruse: коллега slovake: druh, kamarát, kolega ukraine: колеґа, товариш по роботі, товариш kolegaroserĉi 'kolegaro' [koleg.0aro] [koleg.0aro.asocio] Kuniĝo de kolegoj, de samranguloj kune oficantaj; kolegio1: trinkante sian glason en gaja kolegaro [13]; en ĉiu kvartalo troviĝis biciklo […] atendanta oportunaloke, ke membro de la kolegaro ĝin ekuzu [14]; la unua libro de la eldona kolegaro Akileo aperis [15]; al la grandioza tradukinto Lê Cao Phan kaj al la diligenta kolegaro, kiu kunlaboris kun li […] mian aplaŭdon [16]. brigado2, skipo, taĉmento1.b 13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto14. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo15. La Ondo de Esperanto, 2002, №116. P. Dasgupta: Inaŭgura parolado en Hanojo, libera folio, 2012-07-29 angle: college beloruse: калегія, суполка, кампанія (людзей) ĉeĥe: kolegium, sbor, společenství france: collège (assemblée) germane: Kollegium, Kollegschaft, Belegschaft hispane: colegio (de profesionales, médicos, abogados, etc.) hungare: kollégium, testület japane: なかま, 同業者 [どうぎょうしゃ] pole: brać, drużyna, koledzy, grono kolegów rumane: frăție, echipă, colegii, un grup de colegi ruse: коллегия slovake: kolégium, spoločenstvo, zbor ukraine: товариство, компанія, колеґія kolegecoserĉi 'kolegeco' [koleg.0eco] [koleg.0eco.KOMUNE] Rilato inter kolegoj: estinta kolegeco donas al mi la rajton eĉ por kelka nediskreteco rilate vin Marta ; li estus prezentonta nur la maljuniĝintan memoron de ilia iama kolegeco [17]; feliĉe amikeco transvivas kolegecon [18]. 17. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka18. La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103) beloruse: таварыскасьць, калегіяльнасьць ĉine: 共治 [gòngzhì] germane: Kollegialität japane: 同僚関係 [どうりょうかんけい], 仲間づきあい [なかまづきあい] pole: kolegialność rumane: colegialitate ukraine: товариськість, колеґіальність kolegamo, kolegemoserĉi 'kolegamo' serĉi 'kolegemo' [koleg.0amo0emo] Pensmaniero komuna al la diversaj membroj de kolegaro, kontraste kaj kontraŭe al tiu de alia kolegaro. korporaciemo beloruse: таварыскасьць ĉine: 共治 [gòngzhì] france: collégialité, esprit de corps germane: Kollegialität japane: 仲間意識 [なかまいしき], 友誼 [ゆうぎ] nederlande: collegialiteit pole: koleżeńskość rumane: camaraderie ruse: коллегиальность, корпоративный дух administraj notoj ~amo, ~emo: Mankas dua fontindiko. ~amo, ~emo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.