stigmat/o PIV1 stigmatoserĉi 'stigmato' [stigmat.0o] en: 1.[stigmat.0o.REL] en: Marko, ofte sanganta, lasita sur haŭto de manoj kaj piedoj kaj flanko pro vundoj, kiel tiuj kiujn suferis Jesuo Kristo dum sia pasiono: la scivolemo ja puŝis okulumi deproksime la sangantajn stigmatojn [1]. 2.[stigmat.0o.FIG] en: (figure) Karakterizaĵo, ĉu efektiva ĉu kalumnia, apartiganta iun de la socio: la plimulto de la indianaj lingvoj, forte markitaj de la stigmato de longa koloniado, trovas sin reduktitaj ĝis la kategorio de minoritataj lingvoj, kondamnitaj al socia periferio de ties parolantoj [2]; infanoj, kiuj grandparte estas solecaj kaj daŭre vivas kun stigmato de koŝmaro neniam forigebla [3]; por iel jam antaŭbatiĝe malaperigi la stigmaton alportotan de riproĉoj pri la esperantismaneco, la aŭtorino plurloke emfazas, ke la esperantismo […] estas teme plene ekster la limoj de ŝia esploro [4]. brulmarko, handikapofavoro2 1. Pastro Duilio Magnani: Sankta Pio el Pietrelcina, Espero Katolika, 2002:5-62. Monato, Maritza Gutiérrez: Kia lingva ekologio por daŭripova evoluo?, 20093. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Listo de Sendler, 20044. Monato, Boris Kolker: Saĝa kapo duonvorton komprenas beloruse: стыгма, стыгмат ĉeĥe: jizva, skvrna, stigma, znak ĉine: 病恥感 [bìngchǐgǎn], 病耻感 [bìngchǐgǎn] france: stigmate germane: Stigma hispane: estigma (marca, señal) japane: 傷跡 [きずあと], 聖痕 [せいこん] pole: stygmat, piętno, znamię slovake: jazva, stigma, znak, škvrna ukraine: рубець або пляма на шкірі (від рани, опіку, віспи і т.п.), стигмат, пляма, ганьба, клеймо stigmati serĉi 'stigmati' [stigmat.0i] en: Provizi per stigmato: (figure) ili pro diversaj kialoj ne povas sekvi la aliulojn, por ne stigmati tiun postrestadon, la Kristandemokrata Partio nun volas instali novan lernejo-specon [5]. brulmarki, etikedi, miskreditigi 5. Monato, Franz-Georg Rössler: Pena pedagogio, 2012 beloruse: стыгматызаваць ĉine: 污名化 [wūmínghuà] germane: stigmatisieren, ausgrenzen pole: stygmatyzować administraj notoj