*stel/o UV steloserĉi 'stelo' [stel.0o] 1.[stel.0o.AST] Memlumanta astro, kiu, pro malproksimegeco, aperas kiel brila surĉiela punkto kaj nia suno: en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn [1]; Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon kaj Plejadojn kaj la stelojn de la sudo [2]; rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli [3]; la steloj estas korpoj de universo [4]; oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn FK ; la suno estas stelo FK ; polusa stelo, tio estas ĝi, kiu nokte gvidas sur la maro la feniciajn ŝipojn [5]; supre brilis la sep steloj de la Granda Ursino [6]; la suno aperas sub la stelo Sirius, kaj komencas malleviĝi, kiam la suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo [7]; stelluma, stelklara, stelplena nokto. 2.[stel.0o.planedo] (arkaismo) (evitinde) Alia lumanta ĉielkorpo, t.e. planedo, aparte Venuso, kometo, meteoro: la stelo Venus ekbrulis per envio — pro tio ŝi lumas pli forte ol multaj aliaj FK ; tra la palruĝa aero lumis la stelo de la vespero FK ; steloj kun teruraj fajraj vostoj Hamlet ; oni diras, ke kiam stelo falas, oni devas antaŭ ĝia estingiĝo esprimi deziron kaj ĉi tiu deziro plenumiĝos IK . 3.[stel.0o.sorto] Simboligo, kondukanto de la sorto, de la feliĉo: festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj ŝajnis, ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaŭ ol ĝi por ĉiam estingiĝos FK ; Marion estas mia stelo de feliĉo BdV ; konduku nin, komencu la batalon sub bona stelo, en feliĉa horo [8]; leviĝas lia stelo en la politika firmamento [9]. Rim.: Tia uzo estiĝis el la praa kredo, ke la steloj influas la homan sorton, sed nuntempe ankaŭ estas metafora. 4.[stel.0o.stelulo] (figure) Stelulo: Sylvie Vartan, stelo de la franca kanzono [10]. 5.[stel.0o.figuro] Figuro kun kvin aŭ pli da pintoj, ofte uzata kiel simbolo kaj emblemo: stelo el orsimila papero [11]; ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto VivZam ; verdaj flagoj kun la stelo de l' espero VivZam ; verdaj roboj surŝutitaj per oraj steloj [12]; kun stelo sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko [13]; milionoj da stelformaj flokoj (neĝo) [14]; tristela hotelo [15]. 6.[stel.0o.monunuo] Esperanta monunuo iniciatinta je 1959: oni iniciatis internacian monunuon stelo [16]. 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 102. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 9:93. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 15:54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo8. L. L. Zamenhof: Al la "Esperantisto"9. Monato, Paul Gubbins: Pri demokratio kaj povo ... kaj trinkejoj10. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 1811. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio12. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino15. Monato, Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj16. Monato, Lawrence Mee: La stelo afrikanse: ster albane: yll amhare: ኮከብ angle: star arabe: نجمة armene: աստղ beloruse: зорка bengale: তারা birme: ကြယ် bulgare: звезда 1. звезда ĉeĥe: hvězda, hvězdice ĉine: 呇 [qǐ], 星 [xīng] dane: stjerne estone: star eŭske: izarra filipine: star france: 1. étoile 5. étoile galege: estrela germane: Stern 1. Stern 3. Schicksal (Stern) 5. Stern 6. Stelo (Währung) guĝarate: સ્ટાર haitie: etwal hebree: כוכב hinde: सितारा hispane: 1. estrella 5. estrella hungare: csillag igbe: kpakpando indonezie: bintang 6. stelo (mata uang) irlande: réalta islande: stjörnu itale: stella 4. star, stella (del cinema) japane: 星 [ほし] jave: lintang jide: שטערן kanare: ನಕ್ಷತ್ರ kartvele: ვარსკვლავი katalune: 1. estel, estrella, estrela 2. estel, estrella, estrela 3. estrella, estrela 4. estrella, estrela 5. estel, estrella, estrela kazaĥe: жұлдыз kimre: seren kirgize: жылдыз kmere: តារា koree: 스타 korsike: stella kose: inkwenkwezi kroate: zvijezda kurde: stêrk latine: stella latve: zvaigzne laŭe: ດາວ litove: žvaigždė makedone: ѕвезда malagase: kintana malaje: bintang malajalame: നക്ഷത്ര malte: stilla maorie: whetu marate: स्टार monge: lub hnub qub mongole: од nederlande: ster nepale: तारा njanĝe: nyenyezi okcidentfrise: stjer panĝabe: ਸਿਤਾਰਾ paŝtue: ستوري pole: gwiazda 1. gwiazda portugale: 1. estrela 5. estrela ruande: inyenyeri ruse: звезда samoe: fetū sinde: تارو sinhale: තරු slovake: hviezda slovene: zvezda somale: xiddiga ŝone: nyeredzi sote: naleli sunde: bentang svahile: nyota svede: stjärna taĝike: ситора taje: ดาว tamile: நட்சத்திர tatare: йолдыз telugue: స్టార్ tibete: སྐར་མ་ ukraine: зірка urdue: ستارہ uzbeke: yulduz vjetname: sao volapuke: 1. stel zulue: ikhwezi stelaroserĉi 'stelaro' [stel.0aro] [stel.0aro.stelfiguro] Ŝajna grupo da steloj apartenantaj al unu aŭ pluraj konstelacioj, kiu apartiĝas sur la ĉielsfero por desegni arbitran figuron (stelfiguron). Ĝenerale, tiuj steloj ne estas gravite kunligitaj, nek havas komunan originon, diference de stelamasoj: la Ĉaro estas fama stelaro, kiu apartenas al la konstelacio Granda Ursino; oni vidis la stelaron de Leono en kies mezo brilis la stelo de Regulus [17]; al la suno, al la luno, al la stelaroj kaj al la tuta armeo de la ĉielo [18]; astronomia kalendaro por la dua jarduono 2000 kaj listo de la nomoj de la stelaroj en la latina kaj esperanta lingvoj [19]; la zodiakaj stelaroj [20]. stelfiguro, konstelacioRim.: Vidu la rimarkon ĉe konstelacio. 17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 24a18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 23:519. Walter Klag: Astronomio por ĉiuj, Monato, 2000/12, p. 2820. Monato, last: Astrologoj progresas angle: asterism beloruse: сузор'е bulgare: съзвездие ĉeĥe: souhvězdí ĉine: 曑 [shēn], 座 [zuò], 星宿 [xīngxiù], 星座 [xīngzuò] france: astérisme germane: Sternbild hebree: קבוצת כוכבים hispane: asterismo hungare: csillagzat indonezie: asterisme japane: 星座 [せいざ] katalune: asterisme nederlande: sterrenbeeld pole: gwiazdozbiór ruse: созвездие slovake: súhvezdie ukraine: сузір’я steletoserĉi 'steleto' [stel.0eto] 1.[stel.0eto.KOMUNE] Malgranda stelo5: ĉapo kun steleto IK ; [la] simboloj necesaj por ĉiuj eŭro-moneroj – 12 steletoj kaj la dato de stampado [21]; okuloj — brilantaj steletoj FK . 2.[stel.0eto.TIP] Asterisko: en la suba tabelo steleto montras la arĥaikajn literojn [22]; steleto (*) signifas, ke la lingvo estis unika kaj ne havas rektajn pralingvojn [23]. 21. Monato, Laimius Stražnickas: Kiam eŭro venos al Litovio?22. Vikipedio, Greka alfabeto23. Vikipedio, Programlingvo beloruse: зорачка ĉeĥe: hvězdička (symbol) ĉine: 小星 [xiǎoxīng], 小的星状符号 [xiǎodìxīngzhuàngfúhào], 小的星狀符號 [xiǎodìxīngzhuàngfúhào], 星标 [xīngbiāo], 星標 [xīngbiāo], 星号 [xīnghào], 星號 [xīnghào] france: astérisque germane: Sternchen hispane: asterisco indonezie: 1. bintang kecil 2. asterisk japane: 星印 [ほしじるし], アステリスク katalune: 2. asterisc pole: gwiazdka, znak * slovake: hviezdička (symbol) ukraine: зірочка steluloserĉi 'stelulo' [stel.0ulo] [stel.0ulo.BELA] Fama, elstara artisto: televidaj kaj radiaj steluloj kuniĝu por koncerte kunfesti la datrevenon [24]; manko de mono kaj steluloj kondukis la ĉinajn filmojn en embarason [25]; programo kun politikistoj kaj aliaj steluloj pliriĉigis la foiron [26]; tiuj aktoroj mem, nomataj „steluloj“, estis same naive diigataj, kiel sportistoj [27]. 24. Gianfranco Cazzaro: Morale aĉeti, konscie subteni, Monato, 1994/06, p. 925. Monato, MU Binghua: Filmomerkato stagnas26. Monato, Franz-Georg Rössler: Fiere foire27. I. Efremov, trad. J. Finkel: Horo de Bovo, ĉapitro 3a angle: star beloruse: зорка (вядомы чалавек) bulgare: звезда ĉeĥe: filmová hvězda ĉine: 呇 [qǐ] france: star, vedette (star) germane: Star hispane: estrella, artista famoso hungare: csillag, sztár indonezie: artis, bintang film, selebritas itale: star, stella (del cinema) japane: スター [すたー] katalune: estrella, estrela nederlande: ster pole: gwiazda, gwiazdor, celebryta portugale: estrela ruse: звезда (о человеке) slovake: filmová hviezda ukraine: зірка (кіноактор) falsteloserĉi 'falstelo' [stel.fal0o] [stel.fal0o.AST] Brila meteoro, kiu ŝajnas kvazaŭ defalanta stelo: falis falstelo kaj la pensoj de la knabo leviĝis supren al la brilanta meteoro [28]; falstelo traflugis la ĉielon [29]; pri kio vi petus la falantan stelon IK ? meteoroaerolito 28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Du fratoj29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo beloruse: мэтэарыт ĉeĥe: meteorit, padající hvězda ĉine: 大气现象 [dàqìxiànxiàng], 大氣現象 [dàqìxiànxiàng], 流星 [liúxīng], 陨星 [yǔnxīng], 隕星 [yǔnxīng] france: étoile filante germane: Sternschnuppe hebree: כוכב נופל hispane: estrella fugaz hungare: hullócsilllag indonezie: bintang jatuh japane: 流星 [りゅうせい], 流れ星 [ながれぼし] katalune: estel fugaç, estrella fugaç, estrela fugaç pole: spadająca gwiazda, meteoryt portugale: estrela cadente ruse: метеорит slovake: lietavica, meteor ukraine: падаюча зірка marsteloserĉi 'marstelo' [stel.mar0o] (komune) [stel.mar0o.ZOO] Stelforma besto vivanta en maro, genro el eĥinodermoj (Asterias): branĉobrakaj ofiuroj (alinome meduzaj marsteloj) [30]; se la marstelo estas eligita el la sistemo, tiam la kalifornia mitulo forpremas la postrestantajn speciojn, kaj la biodiverseco malgrandiĝas [31]. asterio 30. Vikipedio, Ofiuredoj31. Vikipedio, Supra-volbŝtona specio angle: starfish beloruse: астэрыя, марская зорка ĉeĥe: mořská hvězda, mořská hvězdice ĉine: 海星 [hǎixīng], 海盘车 [hǎipánchē], 海盤車 [hǎipánchē] france: astérie, étoile de mer germane: Seestern hebree: כוכב-ים hispane: estrella de mar hungare: tengeri csillag, csillagállatka indonezie: bintang laut itale: stella marina japane: ヒトデ katalune: estrella de mar, estrela de mar latinece: Asterias nederlande: zeester pole: gwiazda morska (rzadkie), rozgwiazda portugale: estrela do mar ruse: астерия, морская звезда slovake: morská hviezdica ukraine: морська зірка matensteloserĉi 'matenstelo' [stel.maten0o] (komune) [stel.maten0o.AST] La planedo Venuso vidata je frua mateno: ektagiĝos kaj la matenstelo ekleviĝos [32]. la aztekoj adoris multajn aliajn diojn, la plej fama el kiuj estis Kecalkoatlo, la Serpento de Plumoj, kiu estis […] la matenstelo (Venuso) [33]. 32. La Nova Testamento, II. Petro 1:1933. Vikipedio, Aztekoj beloruse: ранішняя зорка (Вэнэра) ĉeĥe: Jitřenka ĉine: 晨星 [chénxīng] france: étoile du berger, étoile du matin germane: Morgenstern hispane: lucero del alba, estrella del alba indonezie: bintang fajar itale: stella del mattino japane: 明けの明星 [あけのみょうじょう] katalune: Estel del Matí nederlande: morgenster pole: gwiazda poranna, gwiazda zaranna slovake: Zornička ukraine: ранкова зоря/зірка, Венера Polusa Steloserĉi 'Polusa Stelo' [stel.polusa0o] [stel.polusa0o.AST] Stelo en la stelaro Malgranda Ursino, el la helaj steloj la plej proksima al la ĉiela nordpoluso (je proksimume 1˚) (α Ursae Minoris): la Polusa Stelo, gvidanto de navigantoj, faras angulon je 25 gradoj al la horizonto [34]; la Polusa Stelo ne estis videbla, sed mi pli-malpli divenis, kie ĝi troviĝis, kaj decidis sekvi ĝin ien ajn [35]. 34. trad. J. R. Piton, E. Cid k. a.: Karamuru, 200935. Monato, Albisturo Kvinke: Tenebro angle: North star, polestar, Cynosura, Polaris beloruse: Палярная зорка bulgare: Полярна звезда ĉine: 北极星 [Běijíxīng], 北極星 [Běijíxīng], 北辰 [Běichén], 櫆师 [kuíshī], 櫆師 [kuíshī] france: étoile polaire germane: Nordstern, Polarstern hispane: estrella polar hungare: Sarkcsillag, Polaris indonezie: bintang utara, bintang kutub, polaris katalune: Estel Polar, Estrella Polar, Estrela Polar latinece: α Ursae Minoris nederlande: Poolster pole: Gwiazda Polarna ruse: Полярная звезда pulsosteloserĉi 'pulsostelo' [stel.pulso0o] PIV2 [stel.pulso0o.AST] Kolapsinta stelo tre rapide turniĝanta, elsendante radiondojn je ĉiu turniĝo: [en] la kazo de pulsostelo, la disperso fare de tiuj elektronoj kreas, depende de la ondolongoj, malfruon inter la impulsoj, kiu estas mezurata laŭ la elektronodenso [36]. 36. Vikipedio, Efiko de Faraday angle: pulsar beloruse: пульсар ĉine: 脈衝星 [màichōngxīng], 脉冲星 [màichōngxīng] france: pulsar germane: Pulsar hispane: púlsar indonezie: pulsar itale: pulsar katalune: púlsar pole: pulsar portugale: pulsar ukraine: пульсар verda steloserĉi 'verda stelo' [stel.verda0o] [stel.verda0o.ESP] Figuro de verda, kvinpinta stelo, tradicia emblemo de Esperantismo: la verda stelo ĉesos esti malkuraĝa signo de silento, ĝi fariĝos signo de laboro [37]; la flago de la Civito estas verda, kun blanka kvadrato en la ĉestanga supra angulo, kie situas simetria kvinpinta verda stelo, konforme al la modelo adoptita de la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, 1905 [38]. 37. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 190738. Esperanta Civito: Konstitucio, 2001-06-02 beloruse: зялёная зорка france: étoile verte germane: Grüner Stern hispane: estrella verde, estrella de esperanto indonezie: bintang hijau (Esperanto) japane: 緑の星 [みどりのほし] katalune: estrella verda, estrela verda pole: zielona gwiazda vespersteloserĉi 'vesperstelo' [stel.vesper0o] (komune) [stel.vesper0o.AST] La planedo Venuso vidata je sunsubiro: Venuso estas ankaŭ nomata la matenstelo aŭ vesperstelo, ĉar ĝi ofte aperas kiel brila stelo de la krepusko kaj ne povas aperi je mezo de nokto [39]; Hespero ‐ estas ankaŭ nomata Vesperstelo, se li leviĝis vespere, lia alia nomo estas Lucifero. [40]. 39. Vikipedio, Venuso (planedo)40. Vikipedio, Hespero beloruse: вечаровая зорка (Вэнэра) ĉeĥe: večernice france: étoile du berger, étoile du soir germane: Abendstern hispane: lucero vespertino, estrella de la tarde indonezie: bintang senja itale: stella della sera japane: 宵の明星 [よいのみょうじょう] katalune: Estel del Vespre pole: gwiazda wieczorna slovake: večernica ukraine: вечірня зоря/зірка, Венера stelamasoserĉi 'stelamaso' [stel.0amaso] [stel.0amaso.AST] Grupo de multaj steloj, gravite kunligitaj: globa stelamaso aŭ malferma stelamasoPIV1 ; la Plejadoj estas malfermita stelamaso en la konstelacio Taŭro, ĝi estas unu el la plej apudaj stelamasoj al la Tero, kaj estas videbla per nuda okulo [41]; M2 estas globa stelamaso en konstelacio Akvisto [42]. 41. Vikipedio, Plejadoj42. Vikipedio, M2 angle: star cluster malfermita ~amaso: open cluster. globa ~amaso: globular cluster. beloruse: скупнасьць зорак ĉeĥe: hvězdokupa malfermita ~amaso: otevřená hvězdokupa. globa ~amaso: kulová hvězdokupa. ĉine: 星团 [xīngtuán], 星團 [xīngtuán] france: amas d'étoiles malfermita ~amaso: amas ouvert. globa ~amaso: amas globulaire. germane: Sternhaufen malfermita ~amaso: offener Sternhaufen. globa ~amaso: Kugelsternhaufen. hispane: cúmulo estelar malfermita ~amaso: cúmulo abierto. globa ~amaso: cúmulo globular. indonezie: awan bintang, gugus bintang katalune: cúmul d'estels, cúmul d'estrelles, cúmul d'estreles, cúmul estel·lar malfermita ~amaso: cúmul obert. globa ~amaso: cúmul globular. pole: gromada gwiazd malfermita ~amaso: gromada otwarta gwiazd. globa ~amaso: gromada kulista gwiazd. slovake: hviezdokopa malfermita ~amaso: otvorená hviezdokopa. globa ~amaso: guľová hviezdokopa. ukraine: зоряне скупчення, скупчення зірок stelfiguroserĉi 'stelfiguro' [stel.0figuro] [stel.0figuro.AST] Figuro image desegnita de stelaro: la steloj de la ĉielo kaj ĝiaj stelfiguroj ne donas sian lumon [43]. mi ne kredas je influo de planedoj, steloj, stelfiguroj al la homaro [44]; steloj kaj stelfiguroj, kiuj ŝajne tiom silente brilas en la firmamento [45]. stelfigurojstelaro, konstelacioRim.: Vidu la rimarkon ĉe konstelacio. 43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 13:1044. Monato, Mihail Korotkov: Rusa vilaĝo45. Monato, Paulo Sérgio Viana: Aŭskultu simfonion, aŭskultu la universon angle: constellation figure, asterism figure beloruse: сузор’е ĉeĥe: souhvězdí ĉine: 宿 [xiù], 曑 [shēn], 星座 [xīngzuò] france: figure de constellation, figure d'astérisme germane: Sternbild hispane: figura de una constelación, figura de un asterismo hungare: csillagkép indonezie: figur konstelasi, figur rasi bintang, figur asterisme japane: 星座 [せいざ] nederlande: sterrenbeeld pole: gwiazdozbiór ruse: созвездие slovake: súhvezdie ukraine: сузір’я administraj notoj