10status/o PIV1 statuso serĉi 'statuso' [status.0o] en: [status.0o.relativa] en: Relativa pozicio, rango, situacio, oficiale agnoskita funkcio de persono, organizaĵo, verko ktp: Kertsch estis unu el la subĝeneralaj direktoroj, respondeca pri la sfero financa kaj administra, kun statuso de vicministro [1]; grupo da sovetianoj iutage ŝtele transpasis la limon kaj petis la statuson de politikaj rifuĝintoj [2]; statuso diplomata [3]; gravas estas la integreco de la kandidatoj, […] ne ilia civila statuso [4]; pro sia statuso de specialaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, UEA estas membro de CONGO [5]; la skota estis la ŝtata lingvo de Skotlando dum ĝia sendependeco (kaj longa alianco kun Francio), sed nun ĝi ne havas leĝan statuson [6]; statuso de eksterteritorieco [7]; la konferenco okazos en Sovetio, […] la ejoj uzataj de la internaciularo ricevis statuson pli malpli kompareblan al tiu de ambasadorejo [8]; malgraŭ jura ŝanĝo de la statuso de TEJO ― nun sendependa organizo, UEA kaj TEJO […] havas saman celon [9]; forigi ĉiujn formojn de diskriminacio […] surbaze de raso, haŭtkoloro, etno, lingvo, religio, politika aŭ alispeca opinio, landa aŭ socia origino, posedaĵoj, naskiĝloko, sanstato, ĝenro aŭ alia statuso [10]; lia socia statuso garantiis al li la plej altan ekonomian nivelon en sia lando [11]; li pretendas la statuson de „la unua dokumenta filmo pri Esperanto farita de neesperantisto“ [12]; el la 200 sennaĝilaj focenoj […] en 2005, nur 80 ankoraŭ vivis, [tial] la Internacia Unio por la Konservado de Naturo (IUCN) en la Ruĝa Listo de Minacataj Specioj alĝustigis ĝian statuson al „draste endanĝerita“ [13]. stato2, titolo1 1. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 42. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 253. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 124. Monato, Roberto Pigro: Paradoksa aserto, 20105. La Ondo de Esperanto, 1998:11.6. Lingvoj en Skotlando, Esperanto-Asocio de Skotlando7. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 148. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 39. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Hoan Tran (Ĝojo) - nova prezidanto de10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, en la Monda Junulara Konferenco en Srilanko11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikoloj12. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Esperanta kinarto vivas malgraŭ la esperantistoj13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo angle: civila ~o: vital record. beloruse: статус ĉine: 身份 [shēnfèn], 身分 [shēnfèn] france: statut civila ~o: état civil. germane: Status civila ~o: Personenstand. hungare: státusz, helyzet, jogállapot, minőség (helyzeté) japane: 身分 [みぶん], 地位 [ちい] pole: status ruse: статус civila ~o: гражданское состояние. turke: civila ~o: hayati kayıt. ukraine: статус, становище, стан administraj notoj