skip/o PIV1 skiposerĉi 'skipo' [skip.0o] 1.[skip.0o.unu] Grupo de difinita nombro da kunlaborantoj, plenumantaj komunan taskon: Leopoldo komisiis al li […] prepari la vojaĝon de skipo de esploristoj [1]; 22-homa skipo sukcese atingis la poluson per paraŝutoj [2]; alveninta skipo de la fajrobrigado devis elsegi la vunditan ŝoforon el la vrako [3]; venis televida skipo – kaj jen mi en la vespera regiona novaĵelsendo [4]. bando, brigado2, opo, taĉmento, teamo, trupo 2.[skip.0o.unu_el_pluraj] Unu el pluraj tiaj grupoj, dividantaj komunan taskon, eventuale alternantaj laŭ tempoplano: oni senprokraste sendis skipojn da laboristoj por ekspluati la okron [5]; la taĉmentanoj, laborante skipe, dum unu horo fosis profundan kavon MkM ; dua skipo serĉas ankoraŭ, malsupre de montara vojo, la precizan lokon kie devus troviĝi la korpo [6]; okhora skiplaboro (en du aŭ tri okhoraj tagdividoj) [7]; pro spaco-manko, infanoj „skipe“ iras lernejen: kelkaj lernas matene, kelkaj post-tagmeze [8]. 1. Wim M. A. de Smet: Charles Lemaire, esplor-vojaĝisto en Meza Afriko, Monato, 1998/05, p. 252. Araneo: Brrr ..., Monato, 2001/01, p. 103. Gerrit Berveling: Katastrofa reĝinotago, Monato, 2009/06, p. 164. Paul Gubbins: Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro, Monato, 2003/03, p. 125. Robert Roze: Flagrantaj koloroj, Monato, 2000/06, p. 176. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, La Skandalo de la „kvazaŭpolitiko“ kiu makulas la Prezidanton Alvaro Uribe7. La Ondo de Esperanto, Günter Grass: El „Mia jarcento“8. Monato, Irano ― Lando de la reuz-lernejo angle: 1. team 2. shift beloruse: 1. каманда, брыгада, калектыў, зьмена (на прадпрыемстве) bulgare: 1. екип ĉeĥe: 1. košová výtah, skip, šikmý výtah ĉine: 1. 团队 [tuánduì], 團隊 [tuánduì], 組 [zǔ], 组 [zǔ] france: 1. équipe germane: 1. Mannschaft, Team, Brigade 2. Schicht (Arbeiter) ~laboro: Schicharbeit. hungare: 1. csapat, brigád, műszak japane: 班 [はん], チーム [ちーむ] katalune: 1. equip nederlande: 1. ploeg (taskgrupo, teamo), team pole: 1. ekipa, zespół slovake: 1. košový výťah, šikmý výťah ukraine: зміна (на виробництві і т.п.) skipestro serĉi 'skipestro' [skip.0estro] Iu, kiu estras skipon: li tute ne emas ridi, nur por teni en bona humoro […] la skipestron de laboristoj MortulŜip ; tiu skipestro el granda aŭtomobil-firmao zorge konstatas ke oni laboras pri rad-moviloj kiuj kapablas orienti la radojn en alia direkto ol tiu ordonita de la stirilo [9]; ofte dungiĝas kiel skipestro pri la riparado [10]. laborestro, manaĝero 9. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Novaj teĥnikoj pri datenkolekto kaj kontrolo10. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, La klimataj rifuĝintoj de Bangladeŝo ĉine: 工头 [gōngtóu], 工頭 [gōngtóu], 領班 [lǐngbān], 领班 [lǐngbān], 女工头 [nǚgōngtóu], 女工頭 [nǚgōngtóu] germane: Vorarbeiter, Schichtleiter, Teamleiter japane: 班長 [はんちょう] pole: kierownik, majster ukraine: начальник зміни, боцман administraj notoj