1skeptik/a JED skeptikaserĉi 'skeptika' [skepti.0a] Dubema, nekredema, nefidema; suspektanta pri ŝajno, trompo, baldaŭa fiasko: Fradeko deklamis sian historion kun tono de sincereco kapabla konvinki la plej skeptikajn homojn [1]; interna tribunalo, kiun vi neniam povos subaĉeti per skeptika saĝumado, […] faros juĝon kontraŭ vi [2]; li rigardis ilin kvazaŭ de ekstere, kritike kaj skeptike [3]; investantoj iĝas pli kaj pli skeptikaj pri la kapablo de retservoj gajni monon per reklamado kaj retkomerco[4]. kredema, naivadeteniĝema, kritika2, malaproba, rezervita2, singardema 1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina3. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto4. Edmund Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 23a angle: skeptical, sceptical beloruse: скептычны ĉeĥe: pochybovačný, skeptický ĉine: 半信半疑 [bànxìnbànyí], 将信将疑 [jiāngxìnjiāngyí], 將信將疑 [jiāngxìnjiāngyí] france: dubitatif, sceptique germane: zweifelnd, skeptisch, zweiflerisch hispane: escéptico, escéptica hungare: szkeptikus, kételkedő japane: 懐疑論の [かいぎろんの], 懐疑的な [かいぎてきな], 疑り深い [うたぐりぶかい] nederlande: sceptisch pole: niedowierzający, sceptyczny, wątpiący ruse: скептический, скептичный slovake: skeptický ukraine: скептичний skeptiko, skeptikecoserĉi 'skeptiko' serĉi 'skeptikeco' [skepti.0o] Nefidemo al la efiko aŭ prospero de io: kvankam […] lia skeptikeco jam estas venkita, li ne volis submeti sin al la provo [5]; seniluziiĝo en la publiko, skeptiko inter sciencistoj, indiferenteco aŭ mokoj ĉe la establita lingvistiko estis la ĉefaj malamikoj de la optimismaj disĉiploj de Zamenhof [6]; ŝajnas ke eŭro spite al ĉia skeptiko venos [7]; lian sintenon […] karakterizas la profesia skeptiko de ĵurnalisto [8]. dubemo 5. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IX6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto7. Stefan Maul: Pozitive pri EU, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 5a8. Monato, Kalle Kniivilä: Idealismaj rebriletoj malantaŭ la skeptika fasado, 2006 angle: skepticism, scepticism beloruse: скептычнасьць ĉeĥe: skepse ĉine: 不信任 [bùxìnrèn] france: méfiance, scepticisme germane: Skepsis, Zweifel hispane: escepticismo hungare: kétség, szkepszis pole: sceptyk ruse: скепсис slovake: skepsa skeptikismoserĉi 'skeptikismo' [skepti.0ismo] Doktrino, laŭ kiu la homa spirito kapablas atingi nenian veron kun certeco: Vitalij komencis timeme ŝirmi sin de ŝia malvarma skeptikismo Metrop . pesimismo angle: skepticism, scepticism beloruse: скептыцызм ĉeĥe: skepticismus france: scepticisme (philosophique) germane: Skeptizismus hispane: escepticismo (filosófico) hungare: szkepticizmus japane: 懐疑論 [かいぎろん] nederlande: scepticisme pole: sceptycyzm ruse: скептицизм slovake: skepticizmus ukraine: скептицизм skeptikulo serĉi 'skeptikulo' [skepti.0ulo] Iu dubema, malfidema, malkredema, kiu nenion fidas sen skrupula trakonsidero: skeptikulojn mi malamas, sed Vian instruon mi amas [9]; la princo estis skeptikulo, kiel edukito de la plej altaj pastraj lernejoj [10]; Vinicius, […] estante skeptikulo, ne volis subiĝi al lia ĉarmo [11]. 9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:11310. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV11. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XX beloruse: скептык germane: Skeptiker administraj notoj