8Siri/o PIV1 8Sirio [1][2][3] (SY) serĉi 'Sirio' [siri.S0o] 1.[siri.S0o.POL] Moderna regno situanta en Okcidenta Azio kaj limanta okcidente Mediteraneon kaj Libanon, norde Turkujon, oriente Irakon, sude Jordanion, sud-okcidente Israelon. Damasko estas la regurbo kaj plej granda urbo. 2.[siri.S0o.HIS] Historia lando (aŭ provinco) samteritoria, el kiu estiĝis la moderna Sirio1: tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al ĉiuj reĝoj de la ĥetidoj kaj al la reĝoj de Sirio [4]; ni veturis al Sirio, kaj elŝipiĝis en Tiro [5]. 1. Akademio de Esperanto: 8a Oficiala Aldono, II.C.12. Akademio de Esperanto: Oficiala Informo 12, Listo de Rekomendataj Landnomoj3. Vikipedio, Sirio4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:295. La Nova Testamento, La agoj 21:3. angle: Syria beloruse: Сірыя ĉeĥe: Sýrie ĉine: 叙利亚 [Xùlìyà], 敘利亞 [Xùlìyà] france: Syrie, République arabe syrienne hebree: סוריה hungare: Szíria indonezie: Suriah japane: シリア [しりあ] nederlande: Syrië pole: Syria portugale: Síria ruse: Сирия slovake: Sýria tokipone: ma Sulija ukraine: Сирія volapuke: Süriyän siriaserĉi 'Siria' [siri.s0a] Rilata al Sirio, ĝiaj etnoj, historio aŭ lando: kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron, diras la Eternulo [6]; la Siria dialekto de la araba lingvo; la siria lingvo. 6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 1:5 angle: Syrian beloruse: сірыйскі france: syrien (adj.) hebree: סורי hungare: szíriai nederlande: Syrisch pole: syryjski ruse: сирийский tokipone: pi ma Sulija volapuke: Süriyänik siria lingvoserĉi 'Siria lingvo' [siri.s0alingvo] [siri.s0alingvo.aramea] Dialekto de la aramea lingvo, kiu iam estis la ĉefa lingvo de Sirio kaj restas la liturgia lingvo de la siriaj kristanoj: volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo siria, ĉar ni komprenas [7]; Peŝito disponigas fruan tradukon de la evangelio en la sirian lingvon, proksiman al la hejmlingvo de la rolantoj. 7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 18:26 angle: Syriac beloruse: сірыйская мова ĉine: 叙利亚文 [Xùlìyàwén], 敘利亞文 [Xùlìyàwén], 叙利亚文 [xùlìyàwén], 敘利亞文 [xùlìyàwén] germane: Syrisch ruse: сирийский язык сирский язык sirianoserĉi 'Siriano' [siri.s0ano] 1.[siri.s0ano.POL] Ŝtatano de Sirio1. 2.[siri.s0ano.etna] Persono apartenanta al siria etno, sendepende je la loĝloko aŭ civitaneco: vaganta siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enloĝiĝis tie fremdule [8]; en nia popolo troviĝas multaj eksterlanduloj (t.e. alietnanoj): nigraj etiopianoj, flavaj sirianoj kaj fenicianoj, blankaj grekoj kaj libianoj [9]. 8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 26:59. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 2a. angle: Syrian beloruse: сірыец france: Syrien (subst.) hebree: סורי hungare: szíriai (lakos) nederlande: Syriër pole: Syryjczyk ruse: сириец tokipone: jan pi ma Sulija volapuke: Süriyänan administraj notoj