8Siri/o PIV1

8Sirio [1][2][3] (SY)

GEOG
1.
POL Moderna regno situanta en Okcidenta Azio kaj limanta okcidente Mediteraneon kaj Libanon, norde Turkujon, oriente Irakon, sude Jordanion, sud-okcidente Israelon. Damasko estas la regurbo kaj plej granda urbo.
2.
HIS Historia lando (aŭ provinco) samteritoria, el kiu estiĝis la moderna Sirio1: tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al ĉiuj reĝoj de la ĥetidoj kaj al la reĝoj de Sirio [4]; ni veturis al Sirio, kaj elŝipiĝis en Tiro [5].
1. Akademio de Esperanto: 8a Oficiala Aldono, II.C.1
2. Akademio de Esperanto: Oficiala Informo 12, Listo de Rekomendataj Landnomoj
3. Vikipedio, Sirio
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:29
5. La Nova Testamento, La agoj 21:3.
angle:
Syria
beloruse:
Сірыя
ĉeĥe:
Sýrie
ĉine:
叙利亚 [Xùlìyà], 敘利亞 [Xùlìyà]
france:
Syrie, République arabe syrienne
hebree:
סוריה
hungare:
Szíria
indonezie:
Suriah
japane:
シリア [しりあ]
nederlande:
Syrië
pole:
Syria
portugale:
Síria
ruse:
Сирия
slovake:
Sýria
tokipone:
ma Sulija
ukraine:
Сирія
volapuke:
Süriyän

siria

Rilata al Sirio, ĝiaj etnoj, historio aŭ lando: kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron, diras la Eternulo [6]; la Siria dialekto de la araba lingvo; la siria lingvo.
angle:
Syrian
beloruse:
сірыйскі
france:
syrien (adj.)
hebree:
סורי
hungare:
szíriai
nederlande:
Syrisch
pole:
syryjski
ruse:
сирийский
tokipone:
pi ma Sulija
volapuke:
Süriyänik

siria lingvo

Dialekto de la aramea lingvo, kiu iam estis la ĉefa lingvo de Sirio kaj restas la liturgia lingvo de la siriaj kristanoj: volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo siria, ĉar ni komprenas [7]; Peŝito disponigas fruan tradukon de la evangelio en la sirian lingvon, proksiman al la hejmlingvo de la rolantoj.
angle:
Syriac
beloruse:
сірыйская мова
ĉine:
叙利亚文 [Xùlìyàwén], 敘利亞文 [Xùlìyàwén], 叙利亚文 [xùlìyàwén], 敘利亞文 [xùlìyàwén]
germane:
Syrisch
ruse:
сирийский язык сирский язык

siriano

1.
Ŝtatano de Sirio1.
2.
Persono apartenanta al siria etno, sendepende je la loĝloko aŭ civitaneco: vaganta siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enloĝiĝis tie fremdule [8]; en nia popolo troviĝas multaj eksterlanduloj (t.e. alietnanoj): nigraj etiopianoj, flavaj sirianoj kaj fenicianoj, blankaj grekoj kaj libianoj [9].
angle:
Syrian
beloruse:
сірыец
france:
Syrien (subst.)
hebree:
סורי
hungare:
szíriai (lakos)
nederlande:
Syriër
pole:
Syryjczyk
ruse:
сириец
tokipone:
jan pi ma Sulija
volapuke:
Süriyänan

administraj notoj