8Libano RLN (LB)
ZR
PIV1
KrED
- Ŝtato ĉe la orienta bordo de la Mediteraneo, limanta kun Sirio kaj Israelo: Libano estas pli alta ol la apudmaraj sabloj [1]; lia ekscelenco […] sendas saluton al la plej bela rozo de Libano [2]! Israelo ĵetas bombojn en suda Libano [3]; eĉ dum la dek kvin jaroj de la civitana milito en Libano ekzistis aktiva „nokta vivo” kun dancprezentadoj [4]; la libro priskribis la amon inter li, kristano, kaj ŝijaista virino el Libano [5].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VIII
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
3. Walter Klag: Kiu estas Jörg Haider?, Monato, 2000/03, p. 8
4. Monato, Ina Fabell: Danco de la Oriento
5. Monato, Roberto Pigro: Malsamaj kaj disigitaj

- angle:
- Lebanon
- beloruse:
- Ліван
- ĉeĥe:
- Libanon
- ĉine:
- 黎巴嫩 [Líbānèn]
- france:
- Liban, République libanaise
- germane:
- Libanon
- hungare:
- Libanon
- indonezie:
- Lebanon
- japane:
- レバノン
- nederlande:
- Libanon
- pole:
- Liban
- portugale:
- Líbano
- slovake:
- Libanon
- ukraine:
- Ліван
libana
- beloruse:
- ліванскі
- france:
- libanais , libanaise (adj.)
- germane:
- libanesisch
libanano
KrED
- Loĝanto aŭ civitano de Libano: jam libanano estis arestita sed rapide montriĝis, ke li ne estis teroristo [8]; iranano eĉ ne pensus, kiel ekzemple faras multe da libananoj, eduki siajn gefilojn en lingvo alia ol la persa [9]; jam en 1890 libananino, Zeinab Fawaz, batalis en Kairo kiel ĵurnalistino por liberigi virinojn [10].
8.
Monato, André Staes: Pinta sekureco ĉe pinta kunsido
9. Monato, Simone Zoppellaro: Lingvo kiel sukero: notoj pri la nuntempa persa
10. Monato, Renée Triolle: Inter Oriento kaj Okcidento
9. Monato, Simone Zoppellaro: Lingvo kiel sukero: notoj pri la nuntempa persa
10. Monato, Renée Triolle: Inter Oriento kaj Okcidento
- angle:
- Lebanese
- beloruse:
- ліванец
- ĉine:
- 黎巴嫩人 [líbānènrén]
- france:
- Libanais, Libanaise (subst.)
- germane:
- Libanese
- hungare:
- libanoni
- nederlande:
- Libanees
- pole:
- libańczyk