*sigel/i UV *sigeli serĉi 'sigeli' [sigel.0i] (tr) 1.[sigel.0i.TIP] Marki per almeto aŭ surmeto de sigelo: ŝi skribis leterojn en la nomo de Aĥab kaj sigelis per lia sigelilo [1]; tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la reĝo [2]. plombi2 2.[sigel.0i.FIG_konfirmi] (figure) Certe konfirmi kaj definitivigi kvazaŭ per sigelo: tiu kontrakto sigelis la interligon, la amikecon; estas mia morto tio, kio sigelus ilian feliĉecon [3]; tiam sigeliĝis lia sorto. 3.[sigel.0i.FIG_fermi] (figure) Certe fermi kvazaŭ per sigelo: fonto ŝlosita, puto sigelita [4]; mia buŝo estis sigelita per mia promeso. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 21:82. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 3:123. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 4:12 angle: 1. to seal, to set one's seal to, to stamp, to mark 2. to seal, to stamp 3. to seal beloruse: запячатваць, апячатваць, прыпячатваць ĉeĥe: opatřit pečetí, pečetit, zapečetit ĉine: 封口 [fēngkǒu], 緘 [jiān], 缄 [jiān] france: cacheter, sceller germane: 1. besiegeln, Siegel aufdrücken, mit einem Siegel versehen 2. besiegeln 3. versiegeln hispane: sellar (sobre cera) hungare: lepecsétel, megpecsétel japane: 印を押す [いんをおす], 捺印する [なついんする], 調印する [ちょういんする], 封をする [ふうをする], 封印する [ふういんする], 保証する [ほしょうする], 確定する [かくていする], 確実にする [かくじつにする] nederlande: verzegelen pole: pieczętować, opatrzyć pieczęcią portugale: selar ruse: отметить (каким-л..признаком), припечатать, заклеймить (перен.) 1. поставить печать, скрепить печатью, запечатать 2. скрепить печатью 3. запечатать, опечатать slovake: zapečatiť ukraine: ставити печатку, скріплювати печаткою, запечатувати, ставити клеймо, клеймувати, ставити тавро, таврувати sigeloserĉi 'sigelo' [sigel.0o] 1.[sigel.0o.TIP] Signo enpremita en moligitan substancon. a)[sigel.0o.TIP_auxtentigi] Por certe konfirmi kaj aŭtentigi dokumenton aŭ por sankcii kaj definitivigi kontrakton: la vortoj de libro sigelita [5]; (figure) la sigelo ne estas ankoraŭ metita PrV (la afero ne estas finita). b)[sigel.0o.TIP_fermi] Por certigi la fermitecon de koverto aŭ por distingige indiki la aŭtoron: mi metos en la nomo de mia sinjoro sigelon sur la traktato [6]; venis al Konstanco nova petletero kun sigeloj de 250 ĉeĥaj nobeloj, ke Hus estu denove liberigita [7]. plombo2, stampo1 2.[sigel.0o.FIG_konfirmilo] (figure) Certigilo, konfirmilo: tio metis la sigelon al lia gloro. 3.[sigel.0o.FIG_fermilo] (figure) Certa fermilo: [li] klarigis al [li tion], sub sigelo de la plej granda sekreto kaj kun pruvoj en la mano [8]; mi havas grandan sigelon sur la lipoj [9]. 4.[sigel.0o.FIG_signo] (malofte) (figure) Distingilo: konservu min kiel sigelon en via koro [10]; sigelo de perfekteco, plena de saĝo [11]; li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto [12]; sur ĉio kuŝis la sigelo de malriĉeco FK . 5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 29:116. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI7. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 198. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 8:611. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 28:1212. La Nova Testamento, Romanoj 4:11 angle: seal beloruse: пячатка, пячаць ĉeĥe: pečetní prsten, sekret, sekrét ĉine: 封印 [fēngyìn] france: scellé, sceau germane: Siegel hispane: sello (como el de las cartas medievales) hungare: pecsét japane: 印 [しるし], 印影 [いんえい], 封印 [ふういん], しるし, 確証 [かくしょう], 刻印 [こくいん] nederlande: zegel pole: pieczęć portugale: selo, sinete ruse: печать slovake: pečatný prsteň ukraine: печатка, клеймо, тавро (знак) sigelilo, sigelringoserĉi 'sigelilo' serĉi 'sigelringo' [sigel.0ilo] Gravurita peco, per kiu oni premas sian signon en sigelon: rekonu, al kiu apartenas la sigelilo [13]; sigelringo sur mia dekstra mano [14]; gravuritaj sigelile, ĉiu kun sia nomo [15]. stampilo 13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 38:2514. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 22:2415. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:21 beloruse: пярсьцёнак зь пячаткай ĉine: 印信 [yìnxìn], 公章 [gōngzhāng], 鋼印 [gāngyìn], 钢印 [gāngyìn] germane: Siegelstempel, Siegelring japane: 印章 [いんしょう], 印判 [いんばん], はんこ pole: pieczątka, sygnet ukraine: перстень з печаткою, печатка administraj notoj