*sentenc/o UV *sentenco serĉi 'sentenco' [senten.0o] [senten.0o.BELE] Mallonga frazo enhavanta ĝeneralan moralan principon: li eldiris tri mil sentencojn, kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin [1]; viaj memorigoj estas sentencoj polvaj [2]; Mi malfermos per sentenco mian buŝon, Mi eldiros enigmojn el tempo antikva [3]; Sentencoj de Salomono [4]; en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi sonĝojn, komentarii sentencojn, kaj malkaŝi kaŝitaĵojn [5]; la scienculoj kaj saĝuloj disvolvis kiel fundamentan penson […], kiu tiriĝis tra la tuta okazintaĵo, la sentencon: Amo donas vivon [6]! sur la randoj de la tomboŝtono videblas orumitaj skribaĵoj el Korano kaj kurtaj instruaj sentencoj pri la agoj kaj eldiroj de profeto Mahometo (hadisoj) [7]; estas konsole, ke ankoraŭ validas la biblia sentenco: „Neniu scias la tagon, la horon” [8]. aforismo, devizo1, maksimo, moto. proverbo Rim.: Laŭ BL: (en la senco de frazo) prefere diru frazo. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 4:322. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 13:123. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 78:24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 5:126. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo7. Monato, Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo8. Monato, Franz-Georg Rössler: Horobato, korobato angle: maxim, pithy saying beloruse: сэнтэнцыя ĉeĥe: poučný výrok, průpověď, rčení, sentence ĉine: 諺語 [yànyǔ], 谚语 [yànyǔ], 古諺 [gǔyàn], 古谚 [gǔyàn], 格言 [géyán], 俗話 [súhuà], 俗话 [súhuà], 古話 [gǔhuà], 古话 [gǔhuà], 老話 [lǎohuà], 老话 [lǎohuà], 諺 [yàn], 谚 [yàn] france: sentence germane: Spruch, Redewendung, Sprichwort, Weisheit, Sentenz [ark] hispane: sentencia hungare: szentencia, bölcs mondás itale: sentenza (motto) japane: 格言 [かくげん], 金言 [きんげん], , 箴言 [しんげん] nederlande: spreuk pole: sentencja ruse: сентенция slovake: poučný výrok, sentencia, úslovie ukraine: сентенція, повчальний вираз administraj notoj