Aldoni tradukojn al ReVo:

sekular/a PIV1

sekulara

serĉi 'sekulara'
[sekular.0a]
[sekular.0a.POL]
Ekstereklezia: kiam venkis la franca revolucio, oni proklamis sekularan ŝtaton [1]; Niĝerio estas sekulara ŝtato, sed la registaro, eble timante […] permesis en la nordo islaman leĝaron [2]; Johano Hus transdonita al la sekulara potenco por plenumi la punon [3]; longa kaj stumbliga vojo kondukis de la faraonoj-dioj de antikva Egiptio ĝis la sekularaj respublikoj, eĉ monarkioj, de la nuntempa Eŭropo [4]; pli bone estus uzi tiun monon por la plibonigo de sekulara instruado kaj konstruado de nereligiaj lernejoj, kiuj instruus racian, skeptikan kaj kritikan rezonadon [5]. SUP:civilaVD:laika1, profana
1. Monato, Zlatko Tišljar: Unueco kaj diverseco, 2008
2. Monato, Prince Henry Oguinye: Rivalas religioj, mortas miloj, 2004
3. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
4. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, 2003
5. Monato, Lenio Marobin: Templo ateisma, 2013
angle:
secular
beloruse:
сьвецкі, людзкі, сэкулярны
ĉeĥe:
laický, pozemský, sekulární, světský
ĉine:
世俗 [shìsú], 非宗教 [fēizōngjiào], 人世間 [rénshìjiān], 人世间 [rénshìjiān]
france:
laïc (adj.), séculier
germane:
weltlich, säkular
hungare:
világi, szekuláris
itale:
secolare (laico), laico
japane:
世俗の [せぞくの], 非宗教的な [ひしゅうきょうてきな], 在俗の [ざいぞくの]
pole:
świecki, laicki
ruse:
светский (не церковный), секулярный
slovake:
laický, pozemský, sekulárny, svetský
ukraine:
світський, мирський, не церковний

sekularigi

serĉi 'sekularigi'
[sekular.0igi]
(tr)
[sekular.0igi.REL]
Forpreni ion el la povo de instanco eklezia aŭ religia kaj transdoni ĝin al povo civila aŭ ŝtata aŭ privata: sekularigi la lernejojn; sekularigo minacas la britan socion, diris […] estro de altnivela brita delegacio dum oficiala vizito al la Papo [6]. (figure) sekularigi la literaturon, la filozofion (liberigi ilin el la religiaj katenoj).
angle:
secularize
beloruse:
сэкулярызаваць
ĉeĥe:
sekularizovat, zesvětštit
ĉine:
俗化 [súhuà], 非宗教化 [fēizōngjiàohuà]
france:
séculariser
germane:
säkularisieren
hungare:
szekularizál, elvilágiasít
itale:
laicizzare
japane:
世俗化する [せぞくかする], 宗教から切り離す [しゅうきょうからきりはなす]
nederlande:
seculariseren
pole:
sekularyzować, zeświecczać, laicyzować
ruse:
секуляризировать
slovake:
zosvetštiť
ukraine:
секуляризувати

sekularismo

serĉi 'sekularismo'
[sekular.0ismo]
[sekular.0ismo.POL]
POLREL Doktrino laŭ kiu la politika kaj socia vivo estu memstara, sen miksiĝo aŭ influo de religio: la sekularismo kaj la kontraŭ-kristana batalado flanke de la kulturaj elitoj estigis la perdon de la senco de la katolikaj ritoj, doktrinoj kaj etikaj leĝoj, taksataj kiel malpermesemaj aŭ eĉ perfortaj [7].
7. P. Cadei: Nova Paganismo, 2006-10-26
beloruse:
сэкулярызм
ĉeĥe:
sekularizmus
france:
laicïté, sécularisme
slovake:
sekularizmus

administraj notoj