*sekretari/o *sekretario serĉi 'sekretario' [sekret1.0o] Homo komisiita por verki kaj skribi leterojn, raportojn, protokolojn, dokumentojn: grandaj sinjoroj havas sekretariojn kaj rajtigitojn IK ; sciigoj devas esti sendataj al la sekretario [1]; sciigi pri sia deziro per letero la sekretarion de la societo, kun aldono de 50 centimoj en signoj de poŝto FK ; la raporto de l' sekretario Henry Philipps estis publikigita VivZam ; al ĉiu membro la sekretario de la universitato sendas ĉiujare krom la katalogo de komuna kurso ankaŭ la katalogojn de specialaj verkoj, senpagan gazeton „Alma mater“ kaj multon da diversaj gravaj kaj interesaj katalogoj, broŝuroj kaj dokumentoj FK . 1. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista). angle: secretary beloruse: сакратар ĉeĥe: jednatel, sekretář, tajemník ĉine: 秘书 [mìshū], 秘書 [mìshū], 写字台 [xiězìtái], 寫字台 [xiězìtái], 干事 [gànshì], 幹事 [gànshì], 书记 [shūjì], 書記 [shūjì], 书记官 [shūjìguān], 書記官 [shūjìguān] france: secrétaire germane: Sekretär, Sekretärin hispane: secretario hungare: titkár itale: segretario japane: 書記 [しょき], 幹事 [かんじ], 秘書 [ひしょ] katalune: secretari nederlande: secretaris pole: sekretarz ruse: секретарь slovake: sekretár, tajomník ukraine: секретар sekretariejoserĉi 'sekretariejo' [sekret1.0ejo] Loko, kie funkcias sekretario: havebla kontraŭ 25 eŭroj en la sekretariejo [2]; la ĝenerala sekretariejo ĝis junio 2008 troviĝis en Hamburgo [3]. kancelario. 2. Monato, Ivo Durwael: Bukedo de popolarto3. Monato, Roland Rotsaert: Ĉu estos pli bona mondo en 2052? beloruse: сакратарыят ĉeĥe: sekretariát (úřadovna) ĉine: 祕書處 [mìshūchù], 秘书处 [mìshūchù] france: secrétariat germane: Sekretariat hispane: secretaría hungare: titkárság itale: segreteria japane: 書記局 [しょききょく], 事務局 [じむきょく], 秘書課 [ひしょか] katalune: secretaria nederlande: secretariaat pole: sekretariat ruse: секретариат slovake: sekretariát (budova) ukraine: секретаріат (приміщення) administraj notoj