*kancelario
- 1.
- Loko, kie oni metas sur diplomatiajn aktojn aŭ politikajn dokumentojn la sigelon de la ŝtato, kaj oni konservas ilin: li fieraspekte ĉirkaŭrigardis la kancelarion kaj turnis sin al plej proksima petanto Metrop ; parto de la vizitantoj restis en la ĝenerala kancelario […] delogante la oficistojn de la laboro Metrop ; la literatura germana lingvo formiĝis […] en la kancelarioj de la princoj, sed la reformacio […] fiksis ĝin pli precize [1]; juĝeja kancelario; kancelaria stilo. kanceliero
- 2.
- La kancelaria administracio mem: la kancelario rifuzis aprobi la projekton; la maljunulo ekkoleris, ke mi ĝis nun nenion atingis per mia servado en Peterburgo, […] mi sendus lin mem puŝiĝadi en la kancelario [2]; traduko de politikaj aktualaĵoj kiajn faris por la Moskva registaro ties eksterlanda kancelario en la 17ª jc [3].
- 3.
- Loko en oficejo, en kiu oni akceptas la klientojn, konservas aŭ esploras la dokumentaron; sekretariejo: banka kancelario. kontoro
- 4.
- La oficistaro tie laboranta; sekretariaro: mi ne havas kancelarion, sed mi devas mem ĉion plenumi en miaj liberaj horoj [4].
1.
Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
3. La Ondo de Esperanto, 2001, №8-9
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
3. La Ondo de Esperanto, 2001, №8-9
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
- angle:
- outer office, reception, waiting room 1. office of public records, chancery, chancellery 2. chancery, chancellery
- beloruse:
- канцылярыя
- ĉeĥe:
- kancelář, kancelář, sekretariát
- ĉine:
- 文书处 [wénshūchǔ]
- france:
- chancellerie
- germane:
- Kanzlei 3. Sekretariat
- hungare:
- kancellária
- japane:
- 官房 [かんぼう], 事務局 [じむきょく], 記録保管室 [きろくほかんしつ]
- nederlande:
- kanselarij
- pole:
- kancelaria
- rumane:
- birou
- ruse:
- канцелярия
- slovake:
- kancelária, sekretariát
- ukraine:
- канцелярія