*17sankci/o JED sankcioserĉi 'sankcio' [sankci.0o] 1.[sankci.0o.aprobo] Oficiala konfirmo fare de supera aŭtoritato: leĝan sankcion ili ricevos nur se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso [1]; la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de regnestro [2]; al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumiĝinta [3]; tiuj ĉi provoj estis fonditaj sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun ĝojo kaj unuanime donos al ili sankcion [4]; tiu ĉi duba demando estas decidata per la sankcio de l’ uzado [5]; aprobo, egido2, protektado, patronado, subteno 2.[sankci.0o.puno] (evitinde) Sankciumo: kriminaljura sankcio PIV3 ; dum jardekoj la iraka popolo suferis kaj mizeris ne nur pro despota reĝimo sed ankaŭ pro sankcioj kontraŭ Irako [6]. Rim.: PV kaj la PIV-oj senpense imitas la ĥaosan vortuzon de kelkaj nacilingvoj, kiuj atribuas al unu sama vorto „sankcio“ du kontraŭajn signifojn, aproban kaj malaproban. Kaj PV ilustras la duan per ambigua ekzemplo: tia moralo havas nek devigon nek sankcion. Ĉu tio signifas (laŭ la konfirma sankcio1), ke „tia moralo havas nek devigon nek rajtigon“? Aŭ eble la punan signifon, kiun celis la aŭtoroj? Laŭ la PV-PIV-aj difinoj la frazo allasas ambaŭ interpretojn, kaj persono, en kies hejmlingvo la franca punsignifo ne ekzistas, probable certos, ke temas pri la neintencita signifo. Tia konfuzo estas netolerebla en racia planlingvo. Feliĉe, tiu puna signifo estas malofta en Esperanto. Plej ofte tute sufiĉas la nemiskomprenebla „puno“, ekz-e: kaj tia estas la pozitiva senco de puna leĝo: indikante la punon, ĝi indikas la protekton de la ceteraj rajtoj [7]. Se tamen oni volas specialan faklingvan terminon, oni povus apliki la sufikson -um, kiu estas destinita ĝuste por tiaj situacioj: sankciumo. [Sergio Pokrovskij] Rim.: Laŭ BL: (en la senco de malpermeso, puno) prefere diru malpermeso, puno ; (en la senco de aprobo) prefere diru aprobo. 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 19083. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko6. S. Maul: Kompatindaj irakanoj, Monato, 20037. J. Thierry: Unu internacia problemo: la mortigisto, La Nica literatura revuo, 2:1 angle: sanction 1. sanction beloruse: 1. санкцыя, ухваленьне ĉeĥe: pokuta, sankce (schválení, donucovací opatření), schválení ĉine: 2. 制裁 [zhìcái] france: sanction germane: 1. Absegnung, Billigung, Sanktionierung, Verleihung von Gesetzeskraft 2. Bestrafung, Sanktion, Verhängung von Sanktionen hispane: 1. aprobación oficial, sanción (autorización) hungare: 1. szankció, jóváhagyás, törvényerőre emelés japane: 裁可 [さいか], 是認 [ぜにん], 制裁 [せいさい], 処罰 [しょばつ] nederlande: sanctie pole: 1. odwet, sankcja, zatwierdzenie portugale: sanção ruse: 1. санкция, одобрение slovake: nápravné opatrenie, sankcia, schválená pokuta, trest taje: 1. การอนุมัติอย่างเป็นทางการ, การอนุญาตอย่างเป็นทางการ ukraine: санкція, схвалення sankciiserĉi 'sankcii' [sankci.0i] (tr) [sankci.0i.JUR] Doni sankcion1 al: kio estas farita, estas sankciita PrV ; (figure) li ne povus eĉ oblikve sankcii (aprobi) la krimon de la ŝtato [8]. aprobi3, favori, patroni, ratifiki, subteni2 8. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978 angle: sanction, authorize, permit beloruse: санкцыяваць france: sanctionner germane: sanktionieren (billigen), billigen, gutheißen hispane: sancionar hungare: szankcionál, jóváhagy, törvényerőre emel, büntet, megtorol japane: 裁可する [さいかする], 承認する [しょうにんする], 処罰する [しょばつする], 制裁する [せいさいする] nederlande: sanctioneren, bekrachtigen pole: sankcjonować, stosować sankcje ruse: санкционировать, одобрить slovake: udeliť sankciu ukraine: санкціонувати, схвалювати sankciumoserĉi 'sankciumo' [sankci.0umo] [sankci.0umo.puno] Puno sekvanta ian moralan, socian aŭ politikan misagon: Usono, kun sia supereco kaj kaprico, svingas la klabon de komerca sankciumo super Ĉinio [9]. blokado2.a, embargo, prohibicio, reprezalio 9. Novaĵoj (2018-04-06), China Radio International angle: penalty, reward, sanction beloruse: санкцыя, пакараньне germane: Sanktion, Strafmaßnahme hispane: sanción (castigo), pena (castigo) hungare: szankció, büntetőintézkedés, megtorlás pole: środek karny, kara ruse: наказание, санкция administraj notoj