*sag/o UV *sago serĉi 'sago' [sag.0o] 1.[sag.0o.ARM] Vergeto kun ŝtona aŭ metala pinto, kiun oni pafas, ekz. per pafarko aŭ blovtubo: li streĉis la pafarkon, metis sur ĝin sagon, ekcelis kaj pafis al la maljuna bona poeto rekte en la koron [1]; li jam kapablis rajdi ĉevalon kaj depafi sagon sambone kiel multaj maturuloj [2]; verŝi de malproksime sagopluvegon sur la kapojn de […] malamikoj [3]; specialistoj kun spertoj en kaptado de sovaĝaj bestoj per blovtuboj kaj narkotigaj sagoj embuskis [4]. arbalesto 2.[sag.0o.FORM] Sagoforma streko kun triangula ekstremo, simbolo de direkto aŭ de movo: la vortoj komenciĝas en la ĉeloj markitaj per sago [5]. 3.[sag.0o.MAT] [6] (de arko de cirklo) Plej granda streko orte liganta la arkon al la ŝnuro ĝin substreĉanta; la longo de tia streko: sago estas segmento de radiuso; la sago de arko detranĉita de centra angulo kun mezuro `alpha` estas porporcia al `1-cos(alpha//2)`. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo2. Artur Lundkvist, trad. Bertil Nilsson: La volo de l'ĉielo3. Monato, Judit Felszeghy: Ne nur sporto, ankaŭ vivoformo, 20084. Monato, Jomo Ipfelkofer: Bavario funebras pro Beppo Bruno, 20065. Vladimir Vyĉegĵanin: Vintra enigmo, La Ondo de Esperanto, 2002:26. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28 angle: arrow 3. sagitta beloruse: страла, стрэлка bulgare: стрела 2. стрелка ĉeĥe: šipka, šíp ĉine: 箭头 [jiàntóu], 箭頭 [jiàntóu], 矢 [shǐ], 箭 [jiàn], 菆 [zōu] france: flèche germane: Pfeil hispane: 1. flecha 2. flecha, indicación 3. flecha, sagita hungare: 1. nyíl 3. nyíl(ás), szagitta itale: 1. freccia 3. senoverso katalune: 1. fletxa, sageta 2. fletxa, indicació 3. versinus nederlande: pijl pole: strzała 1. strzała 2. strzałka 3. wysokość (odcinka koła), strzałka (odcinka koła) portugale: flecha rumane: săgeată 1. săgeată 2. săgeată 3. înălțimea (secțiunii cercului), săgeată (segment de cerc) ruse: 1. стрела 3. стрелка, сагитта slovake: šíp, šípka svede: pil Sago [7] (Sge) serĉi 'Sago' [sag.S0o] [sag.S0o.AST] Nord-hemisfera stelfiguro (Sagitta): NGC 6839 estas grupo de steloj en konstelacio Sago [8]. 7. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 20058. Vikipedio, NGC 6839 angle: Sagitta beloruse: Страла (сузор’е) ĉine: 天箭座 [Tiānjiànzuò] france: Flèche (constellation) germane: Pfeil (Sternbild) hispane: Sagitta, la Flecha japane: 矢 [や], 矢印 [やじるし], 矢線 [やせん] latinece: Sagitta pole: Strzała (gwiazdozbiór) rumane: Săgeata (constelație) tibete: མདའ་ ukraine: стріла sagiserĉi 'sagi' [sag.0i] 1.[sag.0i.ARM] (tr) Celi, eventuale trafi per sagĵeto: dio estas vi, ho Eros, se per sago vi pafas paron, sed se vi nur unu solan sagas, dio ne estas vi [9]. 2.[sag.0i.FIG] (ntr) Rapidegi, pafiĝi: la sitelo […] sagis malsupren en la ŝakton MortulŜip; Pelita ŝipo sagas rapide / Tra l' kosmovastoj [10]. 9. Ruffinos, trad. K. Kalocsay: Tri Epigramoj, en: Tutmonda Sonoro, 198110. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010 angle: 1. pierce (with an arrow) 2. dart (like an arrow) beloruse: 1. пускаць стралу, цэліць стралой 2. імчацца стралой, ляцець стралой ĉeĥe: letět jako šíp, rychle utíkat ĉine: 2. 弹动 [dàndòng], 彈動 [dàndòng] france: 1. flècher 2. filer (comme une flèche) germane: 1. mit einem Pfeil abschießen 2. schnellen hispane: 1. disparar una flecha 2. salir rápido (como una flecha) japane: 矢のように飛ぶ [やのようにとぶ] pole: rzucić się jak strzała rumane: aruncă-te ca o săgeată slovake: letieť ako šíp ukraine: кинутися стрілою, мчати стрілою sageto serĉi 'sageto' [sag.0eto] Malgranda sago: metis la sageton ŝtelitan en la fendon de la pafarko [11]; mia sageto do pli bone trafis la lokon celitan [12]; mi pafis al ŝi dormosageton per mia cerbatano [13]; lin trafis la kurara sageto [14]; 11. Henri Vallienne: Kastelo de PrelongoHenri Vallienne12. H. A. Luyken: Pro IŝtarH. A. Luyken13. Monato, Higinio García: Vanesa, Monato 2000/06, p. 28-3014. Johán Valano: Ĉu rakonti novele? Johán Valano angle: bolt, dart beloruse: стрэлка, дроцік sagujoserĉi 'sagujo' [sag.0ujo] [sag.0ujo.ARM] Ingo, sako aŭ kesto, en kiu oni portas sagojn: prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon, kaj iru sur la kampon kaj ĉasu por mi ĉasaĵon [15]. 15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:3 angle: quiver (for arrows) beloruse: калчан, тул bulgare: колчан ĉeĥe: toulec ĉine: 箭囊 [jiànnāng], 箭筒 [jiàntǒng], 箭袋 [jiàndài] france: carquois germane: Köcher hispane: carcaj hungare: tegez, puzdra itale: faretra japane: 矢筒 [やづつ], えびら katalune: carcaix pole: kołczan rumane: tolbă ruse: колчан slovake: futrál na šípy, puzdro, tulec svede: koger ukraine: сагайдак administraj notoj