Aldoni tradukojn al ReVo:

*rot/o

*roto

serĉi 'roto'
[rot.0o]
1.
[rot.0o.kompanio]
MIL Subdivido de bataliono, kutime komandata de kapitano: en mia regimento, en la sesa roto, estas kapitano Rjabkov [1]; la registaro kaj la parlamento estis kidnapitaj de ĝendarma roto kaj tankoj surstratiĝis en Valencio [2]. SIN:kompanio6, centurio1
2.
[rot.0o.de_falango]
MIL En falango2, vico da soldatoj irantaj unu post alia.
3.
[rot.0o.aro_de_kunirantoj]
(figure) bando1, bando2 roto da perdrikoj; kurioze sonas la invito de Paul Gubbins al Gbeglo Koffi eniri la rotojn de humanistoj [3].
Rim.: La senco roto3 aperis pro miskompreno. En UV Zamenhof celis nur la sencon roto1, kion tute klare atestas la tradukoj franca, pola kaj rusa. La anglan mistradukon per „troop“ la Akademio precizigis per „company (soldiers)“, t.e. roto1. La germana mistraduko „Rotte“ estas ŝajnamiko: ĝi ekstere, forme similas la vorton polan, kies etimo ĝi estas; tamen germane ĝi ne plu (ĉu iam?) havas tiun precizan signifon, en kiu la pola ĝin pruntis, kaj kiun ĝi transdonis al la rusa. [Sergio Pokrovskij]
VD:hordo, kohorto2
Rim.: Roto estas ankaŭ greka litero.
1. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 6a
2. Monato, Hektor Alos i Font: Survoje al pli granda memregado
3. Monato, Armando Zecchin: Kiu estas humanisto?
angle:
1. company (military unit)
beloruse:
1. рота 3. кампанія, група, статак
ĉeĥe:
1. houf, kompanie, rota, setnina, tlupa
france:
1. *compagnie (unité militaire) 3. troupe (d'animaux ou de personnes qui se déplacent), troupeau, bande (d'animaux ou de personnes qui se déplacent), nuée (troupe d'animaux en vol), vol (troupe d'oiseaux en vol), volée (troupe d'oiseaux en vol)
germane:
1. Kompanie 2. Rotte, Zug 3. Gruppe, Truppe
hispane:
1. batallón, compañía (del ejército), escuadrón 2. hilera (de soldados) 3. compañía
hungare:
1. század 3. csoport, csapat
itale:
3. compagnia
japane:
中隊 [ちゅうたい], 一隊 [いったい], 一群 [いちぐん]
nederlande:
3. troep, groep
pole:
1. *rota 3. kompania
portugale:
1. companhia
ruse:
1. *рота 3. компания, группа
slovake:
1. chovné stádo, kŕdeľ, stádo
ukraine:
рота

rotestro[4]

serĉi 'rotestro'
[rot.0estro]
1.
[rot.0estro.estro]
Komandanto de roto1, tipe oficiro en la rango kapitano1: la hetmanoj kaj centestroj, rotestroj kun siaj rotoj, kaj dolmanoj kun siaj taĉmentoj [5]; li aŭskultis la rotestron ĝisraŭke krii ordonojn [6]. kapitano1, centestro, centuriestro
2.
[rot.0estro.rango]
En kelkaj landoj, epokoj kaj trupspecoj, la nomo de la oficira rango egala al kapitano1, sendepende tion, ĉu la koncernulo efektive komandas roton aŭ ian alian trupunuon: Kaj jen el la urbet’ proksima — ⫽ De l’ tuta fraŭlinar’ idol’ ⫽ Kaj de l’ patrinoj ĝoj’ senlima — ⫽ Rotestro venis laŭ bonvol’ (ĉi-okaze rotestro = ‚kavaleria kapitano‘ ) [7].
4. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, kapitano 2
5. Rudyard Kipling, tr. Wouter F. Pilger: Tiel do. Rakontoj por malgrandaj infanoj, Lelystad: Vulpo-Libroj, 1992. ISBN 90-70074-36-2
6. Monato, Espero
7. A.S. Puŝkin, tr. N.Nekrasov: Eŭgeno Onegin, SAT, 1931. Noto pri 5:28.
ĉeĥe:
rotmistr, setník, velitel roty
france:
capitaine (grade militaire)
germane:
Rottenführer, Kompanichef, Zugführer Rittmeister.
hispane:
capitán (grado militar), comandante
itale:
comandante di compagnia
japane:
中隊長 [ちゅうたいちょう]
pole:
rotmistrz
ruse:
ротмистр, ротный командир
slovake:
rotmajster, veliteľ roty
ukraine:
командир роти, ротний командир

administraj notoj

pri ~o 1.:
      Ial ĉi tiu senco perdiĝis en PIV-oj, favore al
      "kompanio". Tamen en UV "roto" ĝuste tradukiĝas
      per "compagnie".

      [MB]