2romantik/a JED romantikaserĉi 'romantika' [romant.0a] 1.[romant.0a.sentimenta] (pri homo:) Por kiu sentimentoj, idealoj aŭ revoj pli gravas ol la racio, realo kaj la praktikaj konsideroj: poetoj kaj romantikaj turistoj certe tre malbenas la kamentubon [1]; ili freneze plaĉas al romantikaj provincaninoj TermKurs . 2.[romant.0a.ajxo] (pri aĵo:) Kiu igas homon romantika1 aŭ estas parto de tiastata percepto: poste venis ankoraŭ unu sukeraĵisto kaj pendigis ... super sia tendo sonorilon ... Kiam la homoj iris returne hejmen, ili opiniis, ke estis tre romantike [2]; la Esperantista Kultur-Centro „Kvinpetalo“ ... situas en trankvila vilaĝo, meze de regiono riĉa je romantikaj monumentoj [3]; la malnova romantika idearo pri „nacio“ kiel io difinita objektive laŭ rasaj, religiaj aŭ lingvaj kriterioj cedas al pli dinamika pritrakto [4]. 3.[romant.0a.isma] Romantikisma: la scienculoj parolas pri skolo klasika kaj skolo romantika [5]. 1. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, La kamentubo.2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sonorilo3. La Ondo de Esperanto, 1999:1(51)4. B. Hekland: Plebaj komentoj, La Ondo de Esperanto, 2000:105. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj angle: romantic beloruse: рамантычны ĉeĥe: romantický ĉine: 浪漫 [làngmàn], 風流 [fēngliú], 风流 [fēngliú], 罗曼蒂克 [luómàndìkè], 羅曼蒂克 [luómàndìkè] france: romantique (adj.) germane: romantisch hispane: romántico hungare: romantikus japane: ロマン主義の [ろまんしゅぎの], ロマン派の [ろまんはの], ロマンチックな [ろまんちっくな] pole: romantyczny portugale: 1. romântico ruse: 1. романтичный 2. романтический 3. романтический slovake: romantický ukraine: романтичний romantikoserĉi 'romantiko' [romant.0o] 1.[romant.0o.aventuroj] La cirkonstancoj, aventuroj, medio aŭ idearo romantikaj: Hay Stockard rigardis la celebron, kun sarkasma malaprobo: la romantiko kaj soleneco de tio neniom tuŝis lian praktikan animon [6]; lin ĉiam logis la romantiko de foraj vojaĝoj. 2.[romant.0o.ismo] romantikismo 6. J. London, trad. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, NLR, 1.4. angle: romanticism beloruse: 1. рамантыка 2. рамантызм ĉine: 浪漫主义 [làngmànzhǔyì], 浪漫主義 [làngmànzhǔyì] hungare: 1. romantika, romantikusság pole: romantyzm ruse: 1. романтика ukraine: романтика, романтизм romantikismoserĉi 'romantikismo' [romant.0ismo] 1.[romant.0ismo.idearo] Mondopercepto en kiu la sentimenta, subjektiva, kreema romantiko pli gravas ol la racio, prudento kaj realo: romantikismo aperis kiel reago kontraŭ klerismo en filozofio kaj klasikismo en artoj; plej klare kaj tipe la romantikismo montriĝis en Germanujo, en la unua kvarono de la 19a jc; ekzistadismo estas moderna speco de romantikismo filozofia. 2.[romant.0ismo.historia] Arta stilo prospera en la eko de la 19a jarcento, favoranta romantikan etoson, ne-obeon al klasikaj ŝablonoj, intereson al sovaĝa naturo, historiaj kaj ekzotaj temoj, naciaj popolaj tradicioj. romantiko, romantismo angle: romanticism beloruse: рамантызм ĉeĥe: romantizmus ĉine: 浪漫主义 [làngmànzhǔyì], 浪漫主義 [làngmànzhǔyì] france: romantisme germane: Romantik hungare: romantika (stílusirány), romanticizmus japane: ロマン主義 [ロマンしゅぎ] nederlande: romantiek pole: romantyzm ruse: романтизм slovake: romantizmus ukraine: романтизм romantikismaserĉi 'romantikisma' [romant.0isma] Rilata al romantikismo. angle: romantic beloruse: рамантычны ĉine: 浪漫 [làngmàn] france: romantique (adj.) germane: romantisch pole: romantyczny ruse: романтический romantikistoserĉi 'romantikisto' [romant.0isto] Adepto de romantikismo, romantikismano: la reĝo de la orgeno, la granda dana romantikisto, ĉi tie dormas, la verkinto de niaj plej belaj popolaj kantoj [7]. 7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Peco da perlovico angle: romantic beloruse: рамантык ĉeĥe: romantik france: romantique (membre du mouvement) germane: Romantiker hungare: romantikus (stílus követője) japane: ロマン派作家 [ろまんはさっか] pole: romantyk ruse: романтик slovake: romantik ukraine: романтик romantikuloserĉi 'romantikulo' [romant.0ulo] Homo sentema al romantiko: la „revoluciaj romantikuloj“ en NKVD [8]; elreviĝoj de nemodernigita romantikulo [9]; „La romantikulo en la XX-a jarcento“ (librotitolo). [10]. 8. Boris Kolker: Poeto de amo kaj revolucio, Monato, 1996/09, p. 239. Spiros Sarafian: La Gazeto n-ro 79, 1999-12-15, p.13.10. Arnau Torras Tutusaus (1966). Zagreb: Studenta E-Klubo, 1996. ISBN 953-96912-1-4. angle: romantic beloruse: рамантык, летуценьнік ĉeĥe: romantik ĉine: 浪漫派 [làngmànpài] france: romantique (homme de tempérament) germane: Romantiker hungare: romantikus (ember) japane: ロマン派作家 [ろまんはさっか], ロマンチスト ruse: романтик slovake: romantik ukraine: романтик administraj notoj ~ismo: Mankas dua fontindiko. ~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. ~isma: Mankas dua fontindiko. ~isma: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. ~ulo: Mankas verkindiko en fonto.