romantika
- 1.
- (pri homo:) Por kiu sentimentoj, idealoj aŭ revoj pli gravas ol la racio, realo kaj la praktikaj konsideroj: poetoj kaj romantikaj turistoj certe tre malbenas la kamentubon [1]; ili freneze plaĉas al romantikaj provincaninoj TermKurs .
- 2.
- (pri aĵo:) Kiu igas homon romantika1 aŭ estas parto de tiastata percepto: poste venis ankoraŭ unu sukeraĵisto kaj pendigis ... super sia tendo sonorilon ... Kiam la homoj iris returne hejmen, ili opiniis, ke estis tre romantike [2]; la Esperantista Kultur-Centro „Kvinpetalo“ ... situas en trankvila vilaĝo, meze de regiono riĉa je romantikaj monumentoj [3]; la malnova romantika idearo pri „nacio“ kiel io difinita objektive laŭ rasaj, religiaj aŭ lingvaj kriterioj cedas al pli dinamika pritrakto [4].
- 3.
- Romantikisma: la scienculoj parolas pri skolo klasika kaj skolo romantika [5].
1.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, La kamentubo.
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sonorilo
3. La Ondo de Esperanto, 1999:1(51)
4. B. Hekland: Plebaj komentoj, La Ondo de Esperanto, 2000:10
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sonorilo
3. La Ondo de Esperanto, 1999:1(51)
4. B. Hekland: Plebaj komentoj, La Ondo de Esperanto, 2000:10
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
- angle:
- romantic
- beloruse:
- рамантычны
- ĉeĥe:
- romantický
- ĉine:
- 浪漫 [làngmàn], 風流 [fēngliú], 风流 [fēngliú], 罗曼蒂克 [luómàndìkè], 羅曼蒂克 [luómàndìkè]
- france:
- romantique (adj.)
- germane:
- romantisch
- hispane:
- romántico
- hungare:
- romantikus
- japane:
- ロマン主義の [ろまんしゅぎの], ロマン派の [ろまんはの], ロマンチックな [ろまんちっくな]
- pole:
- romantyczny
- portugale:
- 1. romântico
- ruse:
- 1. романтичный 2. романтический 3. романтический
- slovake:
- romantický
- ukraine:
- романтичний
romantiko
- 1.
- La cirkonstancoj, aventuroj, medio aŭ idearo romantikaj: Hay Stockard rigardis la celebron, kun sarkasma malaprobo: la romantiko kaj soleneco de tio neniom tuŝis lian praktikan animon [6]; lin ĉiam logis la romantiko de foraj vojaĝoj.
- 2.
- romantikismo
- angle:
- romanticism
- beloruse:
- 1. рамантыка 2. рамантызм
- ĉine:
- 浪漫主义 [làngmànzhǔyì], 浪漫主義 [làngmànzhǔyì]
- hungare:
- 1. romantika, romantikusság
- pole:
- romantyzm
- ruse:
- 1. романтика
- ukraine:
- романтика, романтизм
romantikismo
- 1.
- Mondopercepto en kiu la sentimenta, subjektiva, kreema romantiko pli gravas ol la racio, prudento kaj realo: romantikismo aperis kiel reago kontraŭ klerismo en filozofio kaj klasikismo en artoj; plej klare kaj tipe la romantikismo montriĝis en Germanujo, en la unua kvarono de la 19a jc; ekzistadismo estas moderna speco de romantikismo filozofia.
- 2.
- Arta stilo prospera en la eko de la 19a jarcento, favoranta romantikan etoson, ne-obeon al klasikaj ŝablonoj, intereson al sovaĝa naturo, historiaj kaj ekzotaj temoj, naciaj popolaj tradicioj.
- angle:
- romanticism
- beloruse:
- рамантызм
- ĉeĥe:
- romantizmus
- ĉine:
- 浪漫主义 [làngmànzhǔyì], 浪漫主義 [làngmànzhǔyì]
- france:
- romantisme
- germane:
- Romantik
- hungare:
- romantika (stílusirány), romanticizmus
- japane:
- ロマン主義 [ロマンしゅぎ]
- nederlande:
- romantiek
- pole:
- romantyzm
- ruse:
- романтизм
- slovake:
- romantizmus
- ukraine:
- романтизм
romantikisma
- Rilata al romantikismo.
- angle:
- romantic
- beloruse:
- рамантычны
- ĉine:
- 浪漫 [làngmàn]
- france:
- romantique (adj.)
- germane:
- romantisch
- pole:
- romantyczny
- ruse:
- романтический
romantikisto
- Adepto de romantikismo, romantikismano: la reĝo de la orgeno, la granda dana romantikisto, ĉi tie dormas, la verkinto de niaj plej belaj popolaj kantoj [7].
7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Peco da perlovico
- angle:
- romantic
- beloruse:
- рамантык
- ĉeĥe:
- romantik
- france:
- romantique (membre du mouvement)
- germane:
- Romantiker
- hungare:
- romantikus (stílus követője)
- japane:
- ロマン派作家 [ろまんはさっか]
- pole:
- romantyk
- ruse:
- романтик
- slovake:
- romantik
- ukraine:
- романтик
romantikulo
- Homo sentema al romantiko: la „revoluciaj romantikuloj“ en NKVD [8]; elreviĝoj de nemodernigita romantikulo [9]; „La romantikulo en la XX-a jarcento“ (librotitolo). [10].
8.
Boris Kolker: Poeto de amo kaj revolucio, Monato, 1996/09, p. 23
9. Spiros Sarafian: La Gazeto n-ro 79, 1999-12-15, p.13.
10. Arnau Torras Tutusaus (1966). Zagreb: Studenta E-Klubo, 1996. ISBN 953-96912-1-4.
9. Spiros Sarafian: La Gazeto n-ro 79, 1999-12-15, p.13.
10. Arnau Torras Tutusaus (1966). Zagreb: Studenta E-Klubo, 1996. ISBN 953-96912-1-4.
- angle:
- romantic
- beloruse:
- рамантык, летуценьнік
- ĉeĥe:
- romantik
- ĉine:
- 浪漫派 [làngmànpài]
- france:
- romantique (homme de tempérament)
- germane:
- Romantiker
- hungare:
- romantikus (ember)
- japane:
- ロマン派作家 [ろまんはさっか], ロマンチスト
- ruse:
- романтик
- slovake:
- romantik
- ukraine:
- романтик