tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pt ru

Aldoni tradukojn al ReVo:

9robot/o SPV

9roboto  

serĉi 'roboto'
[robot.0o]
en: robot;
1.  
[robot.0o.MAS]
en:
MAS Aŭtomato, kapabla agi simile al homo aŭ besto, plenumante plene aŭ parte ties funkciojn: sindikatisto ĵus diris, ke la tendenco en tiu 21a jarcento estas, ke ĉiu fabriko havu nur du pacajn laboristojn: unu hundon (jes, hundon), por ke neniu tuŝu la robotojn, kaj unu homon por doni manĝaĵon al la hundo [1]; en multaj kampoj laboras robotoj pli perfekte ol homoj [2]; ekkonoj per teleskopoj, marsrobotoj [3]; montriĝis post inspektado per speciala roboto, ke la reaktoroj de Doel 3 kaj Tihange 2 havas multajn mikroskopajn vezikojn en la metalo de la reaktoro mem [4].
Rim.: La internaciiĝinta vorto estis unue enkondukita en la ĉeĥa lingvo fare de ĉeĥa verkisto Karel Čapek en lia teatraĵo „R.U.R.“ (1920) kiel derivaĵo de ĉeĥa vorto „robota“ (=sklava laboro) kaj origine signifis meĥanikan homon, maŝinhomon. Nunaj industriaj robotoj apenaŭ similas homojn, konsistante precipe nur el manipulilo kaj stirorgano. Roboto povas esti ankaŭ komputila programo, iel imitanta agadon de homo. [Jurij Finkel]
2.
[robot.0o.FIG]
en:
(figure) Maŝinsimila, senpersonigita laboristo.


tradukoj

anglaj

~o: robot.

belorusaj

~o: робат.

ĉeĥaj

~o: robot.

francaj

~o: robot.

germanaj

~o: Roboter.

hispanaj

~o: robot.

hungaraj

~o: robot.

katalunaj

~o: robot.

nederlandaj

~o: robot.

portugalaj

~o: robô.

rusaj

~o: робот.

fontoj

1. Monato, S. Maul: http://steloj.de/esperanto/monato2/006861.html
2. Monato, Stefan Maul: Griziĝanta mondo
3. Monato, Stefan Maul: Misteroj
4. Monato, Eddy Van den Bosch: Ĉu sabotado ĉe nuklea centralo?


ℛevo | datumprotekto | robot.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.13 2019/06/30 18:21:49