*meĥanik/o, 8mekanik/o

*meĥaniko, 8mekaniko

1.
FIZMATVdE Komuna branĉo de matematiko kaj fiziko, studanta la fortojn kaj la rezultantajn movojn: tiuj gigantaj laboroj postulis, krom konoj de la astronomio, geometrio, meĥaniko kaj arĥitekturo, ankaŭ perfektan organizon [1]; la klasika mekaniko de Newton [2].
2.
TEK Arto konstrui maŝinojn: pri mekaniko mi scias nenion, mi ĉiam miras vidi, ke veturiloj entute funkcias [3].
3.
Meĥanismo: la meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur la manplato [4].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
2. Monato, Bruce Sherwood: Naturo de scienco, 2010
3. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 11a
4. Zamenhof: Lingvaj respondoj, Letero pri la deveno de Esperanto
angle:
1. mechanics
beloruse:
мэханіка
ĉine:
机械 [jīxiè], 機械 [jīxiè], 力学 [lìxué], 力學 [lìxué]
france:
mécanique (subst.)
germane:
1. Mechanik 2. Mechanik 3. Mechanismus
hispane:
1. mecánica
hungare:
1. erőtan, mechanika 2. mechanika, géptan 3. mechanizmus
japane:
力学 [りきがく], 機械学 [きかいがく]
nederlande:
1. mechanica 2. werktuigkunde 3. mechanisme
pole:
1. mechanika 2. mechanika 3. mechanika
portugale:
mecânica
ruse:
механика
svede:
1. mekanik 2. mekanik 3. mekanism
ukraine:
механіка

meĥanika, mekanika

1.
Koncernanta meĥanikon 1: meĥanika problemo, leĝo.
2.
funkciante per meĥaniko: mekanikaj horloĝoj [5]; komplikaj mekanikaj aparatoj [6]; mekanikaj bestoj kaj pupoj [7].
3.
Farata per maŝino: meĥanika fabrikado. SIN:maŝine.
4.
(figure) Farata kvazaŭ per maŝino, sen partopreno de konscia volo, aŭtomate: meĥanikaj gestoj; artritaj sentadoj estas ĉiam akompanataj de malakordo de la meĥanikaj vibracioj [8]; monotona kaj senemocia mekanika voĉo [9].
5. Monato, Laimius Stražnickas: Mirakloj en arbarprofundo, 2004
6. Monato, Franz-Georg Rössler: Arto kreas arton, 2012
7. Monato, Lucette Échappé: Vizito al Nanto, 2013
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
9. Monato, Stefan Maul: Aŭdantoj, 2005
angle:
mechanical
beloruse:
мэханічны
ĉine:
机械性 [jīxièxìng], 機械性 [jīxièxìng]
france:
mécanique (adj.)
germane:
mechanisch
hispane:
mecánico
hungare:
1. mechanikai 3. gépi 4. gépies, mechanikus
japane:
力学の [りきがくの], 機械による [きかいによる]
nederlande:
mechanisch
pole:
3. mechaniczny 4. mechaniczny
portugale:
mecânico (adj.)
ruse:
механический
svede:
mekanisk
ukraine:
механічний

meĥanike, mekanike

(figure) En maŝineca maniero, kvazaŭ aŭtomate: ŝi rigardis meĥanike sian manon FK ; meĥanike ripetante liajn vortojn BdV ; en komuna takto, senhalte, meĥanike, ili trakombas la terenon [10]; li mekanike frotis la vitron per unu fingro [11]. SIN:aŭtomate, maŝine
10. Monato, Franz-Georg Rössler: Ni fosu nian konton!, 2010
11. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
angle:
mechanically
beloruse:
мэханічна
germane:
mechanisch

meĥanikaĵo

Meĥanismo1: la Praga horloĝo estas unika meĥanikaĵo, la plej malnova funkcianta aparato kun originaj detalaĵoj [12].
angle:
mechanism
beloruse:
мэханізм
ĉine:
机理 [jīlǐ], 機理 [jīlǐ], 机械 [jīxiè], 機械 [jīxiè], 力学 [lìxué], 力學 [lìxué], 机制 [jīzhì], 機製 [jīzhì]
france:
mécanisme
germane:
Mechanismus
hungare:
mechanizmus
nederlande:
mechanisme
pole:
mechanizm
ruse:
механизм

meĥanikisto, mekanikisto

Specialisto pri konstruado aŭ direktado de maŝinoj: kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto [13]; kia meĥanikisto faris tiun ĉi maŝinon? DL ; kiam ekestis eta difekto, la mekanikisto elprenis la kompletan komputileton kaj metis novan en la maŝinon [14].
angle:
mechanic
beloruse:
мэханік
ĉine:
机械工人 [jīxiègōngrén], 機械工人 [jīxiègōngrén], 机械师 [jīxièshī], 機械師 [jīxièshī]
france:
mécanicien
germane:
Mechaniker
hungare:
gépész, mechanikus
japane:
力学者 [りきがくしゃ], 機械学者 [きかいがくしゃ], 機械技師 [きかいぎし], 機械論者 [きかいろんしゃ]
nederlande:
werktuigkundige, mecanicien
pole:
mechanik
rumane:
mecanic
ruse:
механик
svede:
mekaniker
ukraine:
механік

administraj notoj

~aĵo : Mankas dua fontindiko.