*fiziko
- Scienco, kiu studas la movadon de la korpoj en la naturo kaj ties interagojn: en la jaro 1887 oni malfermis fakultaton de fiziko kaj natur-historio FK ; fiziko estas la nomo de la scienco [1]; medicino, matematiko, astronomio, fiziko kaj geografio multe profitis de la islamaj esploristoj [2].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
2. Walter Klag: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj, Monato, 2000/06, p. 15
2. Walter Klag: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj, Monato, 2000/06, p. 15
- angle:
- physics
- beloruse:
- фізыка
- bulgare:
- физика
- ĉeĥe:
- fyzika
- ĉine:
- 物理学 [wùlǐxué]
- france:
- physique (science)
- germane:
- Physik
- hispane:
- física (ciencia)
- hungare:
- fizika
- indonezie:
- fisika
- japane:
- 物理学 [ぶつりがく]
- katalune:
- física
- nederlande:
- fysica, natuurkunde
- perse:
- فیزیک
- pole:
- fizyka
- portugale:
- física
- ruse:
- физика
- slovake:
- fyzika
- svede:
- fysik
- ukraine:
- фізика
fizika
- 1.
- Rilata al fiziko: flui supren kontraŭus la leĝojn fizikajn [3]; la japana nobel-premiito pri fiziko S-ro Yukawa Hideki […] sonĝe ricevis respondon kaj inspiron pri fizika demando [4].
- 2.
- Materia (kontraste al imagita, spirita): la fizika mondo; ĉiu lingvo priskribas la fizikan realecon laŭ sia unika maniero [5]. limigita fizika spaco en kunsidejoj [6]; eblos reuzi la paperon plurfoje, ĝis ĝi fizike difektiĝas [7].
- 3.
- Korpa (kontraste al morala, psika): fizikaj bezonoj; la fizika kaj morala flankoj; la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale Marta ; unu el la verkistoj […] anoncis publike, ke la virinoj malsamas fizike kaj morale kaŭze de tio, ke al ili mankas granda amo Marta ; ankaŭ fizike lia koro batis tro rapide VivZam ; al li ankaŭ minacas morto, se ne fizika, tiam ankoraŭ pli terura — morala FK ; respondi al ĉiu aparte estas por mi fizike ne eble [8]; fizika ŝvitlaboro [9]; fizikaj atakoj de aŭstroj kontraŭ ne-aŭstroj [10].
3.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
4. Reza Kheir-Khah: Mirinda dimensio de nia vivo, Monato, 2000/09, p. 16
5. Wim Jansen: La germana kaj Esperanto, Monato, 2000/04, p. 27
6. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
7. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
9. Monato, Josef Maria Ipfelkofer: Jubileo hontinda
10. Stefan Maul: Brutalaj dekstruloj, Monato, 2000/04, p. 6
4. Reza Kheir-Khah: Mirinda dimensio de nia vivo, Monato, 2000/09, p. 16
5. Wim Jansen: La germana kaj Esperanto, Monato, 2000/04, p. 27
6. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
7. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
9. Monato, Josef Maria Ipfelkofer: Jubileo hontinda
10. Stefan Maul: Brutalaj dekstruloj, Monato, 2000/04, p. 6
- angle:
- physical
- beloruse:
- фізычны
- bulgare:
- физическо
- ĉeĥe:
- fyzický, fyzikální
- ĉine:
- 体格 [tǐgé], 天生 [tiānshēng]
- france:
- physique (adj.)
- germane:
- 1. physikalisch 2. physisch 3. physisch
- hispane:
- físico (adj.)
- hungare:
- fizikai
- indonezie:
- fisis
- japane:
- 物理学の [ぶつりがくの], 物理的な [ぶつりてきな], 物質的な [ぶっしつてきな], 肉体的な [にくたいてきな]
- katalune:
- físic (adj.)
- nederlande:
- fysisch
- perse:
- 1. فیزیکی 2. مادّی، جسمی
- pole:
- fizyczny
- ruse:
- физический
- slovake:
- somatický, telesný
- svede:
- fysisk
- ukraine:
- фізичний
*fizikisto
- Persono, kiu profesie okupas sin pri fiziko: diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem [11]; la angla fizikisto Charles Wheatstone realigis la unuan aparaton por imiti la duokulan vidmanieron [12]; fizikistoj fandas malgrandan kvanton da purega cezio, de kiu ioma kvanto vaporiĝas [13]; Merkel laŭprofesie estas fizikisto – aŭ ĉu ankaŭ ĉi-okaze ni devas skribi „fizikistino”? [14].
11.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
12. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
13. Walter Klag: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2000/10, p. 13
14. Stefan Maul: Kancelierino , Monato, 2006/01, p. 5
12. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
13. Walter Klag: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2000/10, p. 13
14. Stefan Maul: Kancelierino , Monato, 2006/01, p. 5
- angle:
- physicist
- beloruse:
- фізык
- bulgare:
- физик
- ĉine:
- 物理学家 [wùlǐxuéjiā]
- france:
- physicien
- germane:
- Physiker
- indonezie:
- fisikawan
- japane:
- 物理学者 [ぶつりがくしゃ]
- katalune:
- físic (subst.)
- nederlande:
- fysicus
- pole:
- fizyk
- svede:
- fysiker
- ukraine:
- фізик
astrofiziko
- Scienco, kiu studas la fizikajn ecojn de astroj kaj de la kosma medio: artikoloj pri moderna astrofiziko [15]; astrofiziko, unu el la plej junaj sciencoj, aperis en la dudeka jarcento [16].
15.
Walter Klag: Astronomio por ĉiuj, Monato, 2000/12, p. 28
16. Amri Wandel: La moderna astrofiziko, Virtuala Biblioteko de AEKo, [vidita je 2006-01-24]
16. Amri Wandel: La moderna astrofiziko, Virtuala Biblioteko de AEKo, [vidita je 2006-01-24]
- angle:
- astrophysics
- beloruse:
- астрафізыка
- bulgare:
- астрофизика
- ĉeĥe:
- astrofyzika
- ĉine:
- 天体物理学 [tiāntǐwùlǐxué]
- france:
- astrophysique
- germane:
- Astrophysik
- hebree:
- אסטרופיזיקה
- hispane:
- astrofísica
- hungare:
- asztrofizika, csillagászati fizika
- indonezie:
- astrofisika
- japane:
- 天体物理学 [てんたいぶつりがく], 宇宙物理学 [うちゅうぶつりがく]
- katalune:
- astrofísica
- nederlande:
- astrofysica
- perse:
- اخترفیزیک
- pole:
- astrofizyka
- ruse:
- астрофизика
- slovake:
- astrofyzika
- svede:
- astrofysik
- ukraine:
- астрофізика
kernofiziko GVER , nuklea fiziko PIV1
- Fako de fiziko studanta la ecojn de atomkernoj kaj la atomkernajn reakciojn: Tie direktate de Joliot kaj Curie ŝi kune kun Qian okupiĝis pri esplorado de kernofiziko [17]; La gaela posedas siajn proprajn terminojn por la elementoj, la kemiaĵoj, ... eĉ por nuklea fiziko [18].
17.
Gu Mainan: La „Geedzoj Curie“ de Cinio, El Popola Ĉinio (revuo), №292 (1982:11), p. 32
18. Garvan Makaj: SkotlandoMonato
18. Garvan Makaj: SkotlandoMonato
- angle:
- nuclear physics
- beloruse:
- ядзерная фізыка
- ĉeĥe:
- jaderná fyzika
- ĉine:
- 核物理 [héwùlǐ], 原子核物理学 [yuánzǐhéwùlǐxué]
- germane:
- Kernphysik
- japane:
- 原子核物理学 [げんしかくぶつりがく]
- pole:
- fizyka jądrowa
- ruse:
- ядерная физика
varmofiziko
- Branĉo de fiziko kiu studas la efikon de varm(eg)o: maldetale, varmofiziko konsistas el termodinamiko, statistika meĥaniko kaj kineta gasteorio.
- angle:
- thermal physics, thermophysical engineering
- beloruse:
- цеплафізыка
- ĉeĥe:
- termika
- hispane:
- física térmica
- ruse:
- теплофизика