meĥanismo, mekanismo
- 1.
- Tuto de la pecoj de maŝino aŭ aparato plenumantaj certan funkcion: la najleto [...] en la granda horloĝa meĥanismo [1]; komputoraj cirkvitoj kaj meĥanismo [2]; Bastjano demandis sin, per kiu meĥanismo tiu speco de ŝipo estas movata, ĉar nek velo nek remilo aŭ helico ekzistis [3]. meĥanikaĵo; radaro, movilaro.
- 2.
- (figure) Rimedaro, per kiu plenumiĝas iu ago aŭ funkcio; strukturo de kunaranĝitaj elementoj kaj ilia maniero kune funkcii: meĥanismo de la digestadoB ; la meĥanismo de la lingvoZ , de la penso; la homa biologio evoluis kiel adapta meĥanismo al kondiĉoj, kiuj grandparte ne plu ekzistas [4]; katastrofoj de la pasinta jardeko ne instigis la politikistojn al ĝisfunda repripensado de siaj starpunktoj, ili nur enkondukis aron da pliaj kontrolmeĥanismoj, burokrataĵoj kies utilo estas dubinda [5]; la mekanismoj de infektiĝo kaj vojoj de la transmisio de poliomjelito [6]; por vere ekscii, kies komputilo sendis la viruson, necesas atente studi la kapon de la retmesaĝo kaj scii iom pri la interreta mekanismo [7]; Litovio ekde sia aniĝo en Eŭropa Unio […] tuj komencos intertraktadon pri aliĝo al la mekanismo de valutaj kurzoj [8]. meĥaniko.
- 3.
- Filozofia teorio, kiu strebas komprenigi tuton per studado de ĝiaj partoj.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja
sonorilo
2. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stafeto, 1982
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
4. Monato, Garvan Makaj: Punkto de malekvilibrigo
5. Monato, Roland Platteau: Ŝira retaksado de la konceptoj
6. Monato, Vladimir Lemelev: Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?
7. Monato, Paul Peeraerts: Sobig-F
8. Monato, LAST: Planoj de la litova monerstampejo
2. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stafeto, 1982
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
4. Monato, Garvan Makaj: Punkto de malekvilibrigo
5. Monato, Roland Platteau: Ŝira retaksado de la konceptoj
6. Monato, Vladimir Lemelev: Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?
7. Monato, Paul Peeraerts: Sobig-F
8. Monato, LAST: Planoj de la litova monerstampejo
- angle:
- mechanism
- beloruse:
- мэханізм
- ĉine:
- 机构 [jīgòu], 機構 [jīgòu], 机理 [jīlǐ], 機理 [jīlǐ]
- france:
- mécanisme
- germane:
- 1. Mechanismus 2. Mechanismus 3. Mechanizismus, Mechanistisches Weltbild
- hispane:
- 1. mecanismo 2. mecanismo
- japane:
- 機械装置 [きかいそうち], 仕掛け [しかけ], メカニズム [めかにずむ], 機構 [きこう], 構造 [こうぞう], 仕組み [しくみ], 技巧 [ぎこう], テクニック
- katalune:
- 1. mecanisme 2. mecanisme
- nederlande:
- mechanisme
- pole:
- 1. mechanizm 2. mechanizm
- portugale:
- mecanismo
- ruse:
- механизм
- svede:
- 1. mekanism 2. mekanism
- ukraine:
- механізм
administraj notoj
~o,
mekanismo:
Mankas verkindiko en fonto.