Aldoni tradukojn al ReVo:

*river/o

*rivero

serĉi 'rivero'
[river.0o]
1.
[river.0o.GEOG]
GEOG Natura fluanta, iom abunda, akvomaso, enverŝiĝanta, se ne sekiĝante, en maron, lagon aŭ alian riveron: la suno rebrilas en la klara akvo de la rivero [1]; rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la ĝardenon, kaj de tie ĝi dividiĝas kaj fariĝas kvar ĉefpartoj (vd Eŭfrato, Tigriso) [2]; tiu ĉi rivero havas ducent naŭdek kvar kilometrojn da longo DL ; la rivero muĝis, ŝveligita de la printempaj pluvoj FK ; saliko staras super la rivero Hamlet ; atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero PrV ; el malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj PrV ; la manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero PrV ; li trafis el sub pluvo en riveron PrV ; „Kiel akvo de l' rivero“ (romano de Raymond Schwartz) [3]. PRT:fonto1, fluejo, meandro1, katarakto, akvofalo, kunfluejo, enfluejo
2.
[river.0o.FIG]
(figure) Granda kvanto da io fluanta aŭ radianta aŭ simila al antaŭeniranta fluaĵo: verŝante riveron da larmoj BdV ; la pluvo faladis per riveroj FK ; mi naĝis tra ia interna rivero de la oceano (kp fluo) FdO ; la rivero de la lunaj radioj Marta ; etendinte la brakojn mi verŝus riverojn da radioj IK ; [ili] trinkis riverojn da biero [4]. VD:kanalo, torento
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:10
3. Schwartz Raymond: Kiel akvo de l' rivero. - La Laguna: J. Régulo, 1963
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
afrikanse:
rivier
albane:
lumi
amhare:
ወንዝ
angle:
river
arabe:
النهر
armene:
Õ£Õ¥Õ¿
azerbajĝane:
çay
beloruse:
рака
bengale:
নদী
birme:
မြစ်
bulgare:
река
ĉeĥe:
řeka, přen. příval, řeka
dane:
flod
estone:
jõgi
eÅ­ske:
ibaiaren
filipine:
ilog
france:
rivière
galege:
río
germane:
Fluss
guĝarate:
નદી
haitie:
gwo larivyè Lefrat
haÅ­se:
kogin
hinde:
नदी
hispane:
río
hungare:
folyó
igbe:
osimiri
indonezie:
sungai, kali
irlande:
abhainn
islande:
áin
japane:
川 [かわ]
jave:
kali
jide:
טייַך
jorube:
odo
kanare:
ನದಿ
kartvele:
მდინარე
katalune:
riu
kazaĥe:
өзен
kimre:
afon
kirgize:
дарыя
kmere:
ទឹកទន្លេ
koree:
강
korsike:
fiume
kose:
umlambo
kroate:
rijeka
kurde:
çem
latine:
fluvio
laÅ­e:
ນ້ໍາ
litove:
upės
makedone:
река
malagase:
ony
malaje:
sungai
malajalame:
നദി
malte:
xmara
maorie:
te awa
marate:
नदी
monge:
dej
mongole:
голын
nederlande:
1. rivier 2. stroom
nepale:
नदी
njanĝe:
mtsinjewo
okcidentfrise:
rivier
panĝabe:
ਨਦੀ
paŝtue:
د سيند
perse:
رود، رودخانه
pole:
rzeka
portugale:
rio
ruande:
uruzi
ruse:
река
samoe:
vaitafe
sinde:
سنڌوء
sinhale:
ගඟ
skotgaele:
aibhne
slovake:
rieka
somale:
webi
ŝone:
rwizi
sote:
nōka
sunde:
walungan
svahile:
mto
taĝike:
дарё
taje:
แม่น้ำ
tamile:
ஆற்றில்
tatare:
елга
telugue:
నది
tibete:
གཙང་པོ་
ukraine:
річка
urdue:
دریا
uzbeke:
daryo
vjetname:
sông
volapuke:
flum
zulue:
emfuleni

riverego

serĉi 'riverego'
[river.0ego]
[river.0ego.GEOG]
GEOG Granda kaj forta rivero: en la mezo de la riverego Hamlet ; por turisto estas strange ekvidi, en la kerno de la urbo, la rivereton Odet, kiu dufoje dum la tago fariĝas riverego [5]; ĉe la riverego Luaro [6].
5. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
6. Monato, Lucette Échappé: Vizito al Nanto, 2013
beloruse:
рака (вялікая)
bulgare:
голяма река
ĉeĥe:
veletok
france:
fleuve
germane:
Strom
hungare:
folyam
indonezie:
sungai besar
japane:
大河 [たいが]
nederlande:
stroom
perse:
شط
pole:
rzeka wielka
ruse:
(большая) река
slovake:
veľtok
volapuke:
elflum

rivereto

serĉi 'rivereto'
[river.0eto]
[river.0eto.GEOG]
GEOG Malgranda kaj malforta rivero: riveretoj fluas al riveroj (per etaj ŝparoj oni riĉiĝas) PrV ; li havis antaŭ si la tutan rivereton kun la klara, freŝa akvo [7]; kviete serpentumantaj riveretoj kaj kanaloj [8]; ŝi iris al la rivereto, kiu fluis tra la ĝardeno, kaj ordonis kapti sitelon da gugonoj [9].
beloruse:
рэчка
bulgare:
поток, ручей
ĉeĥe:
potok, říčka
france:
ruisseau ~etoj fluas al ~oj: les petits ruisseaux font les grandes rivières.
germane:
Bach, Flüsschen
hispane:
riachuelo
hungare:
patak
indonezie:
sungai kecil
japane:
小川 [おがわ]
nederlande:
beek
perse:
جوی، جویبار، نهر
pole:
potok, strumyk
ruse:
речка
slovake:
potok, riečka
ukraine:
струмок, потік
volapuke:
bluk

Blua Rivero

serĉi 'Blua Rivero'
[river.Blua_0o]
[river.Blua_0o.GEOG]
GEOG Jangzio: Jangzio, ankaÅ­ nomata Blua Rivero, estas la plej longa rivero en Azio [10].
angle:
Yangtze Kiang, Chang Jiang
beloruse:
Яндзы, Блакітная рака
ĉine:
长江
france:
Chang jiang, Yang-tseu-kiang, Yangzi jiang
germane:
Jangtsekiang, Jangtse-Fluss
indonezie:
Sungai Yangtze
katalune:
Iang-Tsé
nederlande:
Jangtsekiang
pole:
Jangcy (Błękitna Rzeka)
ruse:
Янцзы, Голубая река

Ĉiela Rivero

serĉi 'Ĉiela Rivero'
[river.cxiela0o]
[river.cxiela0o.AST]
AST Orientazia nomo de la Lakta Vojo: levante la kapon, Ŝjangzi rigardis supren al la Ĉiela Rivero, tiel alta kaj malproksima [11].
11. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
beloruse:
Малочны Шлях (літ. «Нябесная рака», назва ва ўсходніх краінах)
france:
Rivière céleste (voie lactée)
germane:
Milchstraße
pole:
Droga Mleczna (Niebiańska Rzeka)

Flava Rivero

serĉi 'Flava Rivero'
[river.FlavaR0o]
[river.FlavaR0o.GEOG]
GEOG Granda rivero (4845 km-ojn longa) de la Orienta Azio, en la Norda Ĉinujo, fluas de Tibeto en la Flavan Maron: la Flava Rivero estas la dua granda rivero de Ĉinio [12]; la ruino atestas, ke ankaŭ la baseno de Jangzio estas fonto de la ĉina civilizacio, […] antaŭ 5000 ĝis 3000 jaroj tie estis ĉefurbo de la regno kaj kultura centro interkomunika[n]ta kun la meza kaj malsupra baseno de la Flava Rivero [13].
angle:
Huang He, Yellow River
beloruse:
Хуанхэ, Жоўтая рака
bulgare:
Хуанхъ, Жълтата река
ĉine:
黄河
france:
Huang He, Fleuve jaune
germane:
Huang He, Gelber Fluss
hungare:
Sárga-folyó
indonezie:
Sungai Kuning
nederlande:
Huang He, Gele Rivier
perse:
هوآنگ هو، رود زرد
pole:
Huang He (Żółta Rzeka)
ruse:
Хуанхе, Жёлтая река

Perlorivero

serĉi 'Perlorivero'
[river.Perlo0o]
[river.Perlo0o.GEOG]
GEOG Rivero en la sudo de Ĉinujo pasanta Kantonon kaj fluanta inter Makao kaj Honkongo en la Sudĉinan Maron: Makao […] situas ĉe la delto de la Perlorivero, limante kun Kantonio norde kaj kun la Sudĉina Maro sude [14]; 55 mil homoj forlasis la urbon per trajnoj […], ĉirkaŭ 40 % de ili iras al la Delta Regiono de la Perlorivero [15].
14. Makao, wikihihi.com
15. Uhano malfermiĝis post la kvaranteno, Vikinovaĵoj
angle:
Pearl River
beloruse:
Джудзян, Жамчужная рака
ĉine:
珠江
france:
Rivière des Perles
germane:
Perlfluss
indonezie:
Sungai Mutiara
pole:
Rzeka Perłowa

Ruĝa Rivero

serĉi 'Ruĝa Rivero'
[river.Rugxa_0o]
[river.Rugxa_0o.GEOG]
GEOG Granda rivero fluanta el la sudo de Ĉinujo tra la nordo de Vjetnamujo, i.a. tra Hanojo: la Ruĝa Rivero […] fontas en la provinco Junano de Ĉinio kaj post vojo de 1149 kilometroj tra Ĉinio (639 km) kaj Vjetnamio (510 km) enfluas la Vjetnaman golfon de la Sudĉina Maro [16]; la delto de la Ruĝa Rivero, en Nord-Vjetnamio, estas unu el la plej popoldensaj kamparaj regionoj en la mondo [17].
16. Ruĝa rivero (Azio) - Vikipedio
17. Maryvonne kaj Bruno Robineau: LaÅ­ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
angle:
Hong River
beloruse:
Ханха
ĉine:
红河
france:
Fleuve Rouge
germane:
Roter Fluss
indonezie:
Sungai Merah
nederlande:
Rode Rivier
pole:
Song Hong (Czerwona Rzeka)
vjetname:
Sông Hồng

administraj notoj

Blua R~o : Mankas dua fontindiko.
Ĉiela R~o: Mankas dua fontindiko.