Aldoni tradukojn al ReVo:

1ripar/i

ripari

serĉi 'ripari'
[ripar.0i]
(tr)
[ripar.0i.KOMUNE]
Remeti difektitan aferon en bonan, uzeblan staton: oni dungis ŝtonhakistojn kaj ĉarpentistojn […], feraĵistojn kaj kupraĵistojn por ripari la domon [1]; kiam [ili] aŭdis, ke la muregoj de Jerusalem estas riparataj kaj ke la breĉoj komencis esti fermataj ili tre ekkoleris [2]; [ili] estis en la ŝipeto, riparante la retojn [3]; sian solan paron [da ŝuoj] ili fordonis por ripari [4]; la trovitaj loĝejoj estis malnovaj, riparendaj, por ebligi ilian uzadon [5]; mi iris por riparigi mian brakhorloĝon [6]. SUB:fliki, sanigiVD:korekti, rebonigi
angle:
repair, fix, mend
beloruse:
рамантаваць, рапараваць
ĉeĥe:
napravit, odčinit, opravit, opravovat, spravit
france:
réparer, restaurer (réparer)
germane:
reparieren, wiederherstellen, ausbessern, flicken, instand setzen
hispane:
reparar, arreglar (reparar)
hungare:
javít, helyreállít
japane:
修理する [しゅうりする], 修繕する [しゅうぜんする], 回復する [かいふくする], 償う [つぐなう]
katalune:
reparar
nederlande:
repareren, herstellen, maken
perse:
تعمیر کردن، بازسازی کردن، ترمیم کردن
pole:
naprawiać, reperować
portugale:
reparar, consertar, restaurar
ruse:
чинить, починить, ремонтировать, отремонтировать, исправлять, исправить
slovake:
napraviť, odčiniť, opraviť
svede:
reparera
tibete:
བཟོ་བཅོས་
tokipone:
pona
ukraine:
лагодити, ремонтувати, поправляти, направляти

riparo

serĉi 'riparo'
[ripar.0o]
1.
[ripar.0o.ago_rezulto]
La ago ripari, riparado: la tempiojn ‐ sen riparo ‐ anserpiede stampas faldoj [7]; la ministra kabineto malpermesis renovigon, riparon kaj rekonstruadon de administrejoj [8]; dum la jaro 2000 estis investitaj en bazaj riparlaboroj kaj modernigoj […] milionoj da usonaj dolaroj [9]; la kompanio […] prokrastis la urĝe bezonatan ripar-programon [10].
2.
[ripar.0o.riparajxo]
Riparaĵo, la rezulto post riparado: dum la tri pasintaj monatoj la vesto pli eluziĝis, en diversaj lokoj ĝi vidigis riparojn kaj flikojn Marta .
7. R. Schwartz: La Stranga Butiko, AntaÅ­signoj
8. Laimius Stražnickas: Ĉiea ŝparado, Monato, 2000/05, p. 7
9. Evgeni Georgiev: Pliigita aktivado de LUKoil, Monato, 2001/02, p. 10
10. Paul Gubbins: Politiko elreligita, Monato, 2001/02, p. 6
angle:
1. repair 2. patch, fix, repaired item
beloruse:
1. Ñ€Ð°Ð¼Ð¾Ð½Ñ‚, рапараваньне, рапарацыя 2. Ð°Ð´Ñ€Ð°Ð¼Ð°Ð½Ñ‚аваная дэталь, адрамантаваная рэч
ĉeĥe:
náprava, odčinění, oprava, správka
france:
réparation
germane:
Reparatur 2. Flicken, repariertes Objekt, ausgebessertes Objekt
hispane:
1. reparación
hungare:
1. javítás 2. javítás (helye is)
japane:
修理 [しゅうり], 修繕 [しゅうぜん]
katalune:
1. reparació
pole:
1. naprawa 2. reperacja
ruse:
1. Ñ€ÐµÐ¼Ð¾Ð½Ñ‚, починка
slovake:
napravenie, náhrada, reparácia
ukraine:
лагодження, ремонт

riparaĵo

serĉi 'riparaĵo'
[ripar.0ajxo]
[ripar.0ajxo.KOMUNE]
Parto riparita, remetita en taŭgan staton: unu amalgama denta riparaĵo enhavas averaĝe proksimume unu gramon de hidrargo [11].
angle:
patch, fix, repaired item
beloruse:
адрамантаваная дэталь, адрамантаваная рэч
france:
réparation (endroit réparé)
germane:
Flicken, repariertes Objekt, ausgebessertes Objekt
hungare:
javított (alkat)rész
pole:
łatka, naprawiony przedmiot

riparado

serĉi 'riparado'
[ripar.0ado]
[ripar.0ado.KOMUNE]
Ago ripari: tiom da diversaj klopodoj sole pri la pureco, riparado, rebonigado [12]; registara instanco respondeca pri konservado kaj riparado de la kanaloj [13].
12. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
13. Garbhan MacAoidh: Babel-insulo, Monato, 2003/09, p. 17
angle:
repair
beloruse:
рамонт, рапараваньне, рапарацыя
ĉeĥe:
opravování, provozní údržba, provádění oprav
france:
réparation (action)
germane:
Wiederherstellung
hispane:
reparación
hungare:
javítás
japane:
修理 [しゅうり], 修繕 [しゅうぜん]
perse:
تعمیر، بازسازی، ترمیم
pole:
naprawa, reperacja
ruse:
ремонт, починка
slovake:
opravovanie, prevádzková údržba

riparejo

serĉi 'riparejo'
[ripar.0ejo]
[ripar.0ejo.laborejo]
Laborejo ekipita por ripari aparatojn ks: mi devis dufoje porti la komputilon al riparejo: la kosto de la riparado estis granda por homo, kiel mi [14]; la karcero funkciis kiel ĉefdunganto kaj certigis la bazajn bezonojn de la malgranda vilaĝo: elektron, telegrafon, riparejon, flegejon, panejon [15].
14. Garbhan MacAoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!, Monato, 2003/05, p. 15
15. Marta Solís: La fino de l' mondo, Monato, 2006/03, p. 14
angle:
repair shop, service station
beloruse:
рамонтная майстэрня, рамонтны завод, рамзавод
france:
atelier
germane:
Reparaturwerkstatt, Werkstatt
japane:
修理工場 [しゅうりこうじょう]
pole:
warsztat naprawczy
ukraine:
сухий док

riparisto

serĉi 'riparisto'
[ripar.0isto]
[ripar.0isto.KOMUNE]
Homo, kiu profesie riparas objektojn, ĉesigas paneojn: la alarmo sonoras […] kaj riparisto estas sendata [16]; horloĝriparisto [17].
angle:
repairman, repairwoman, repairperson, repair technician
beloruse:
рамонтнік
ĉeĥe:
opravář
france:
dépanneur, réparateur
germane:
Reparateur
japane:
修理屋 [しゅうりや], 修理業者 [しゅうりぎょうしゃ]
perse:
تعمیرکار
pole:
konserwator
slovake:
opravár, údržbár
ukraine:
ремонтник, робітник з ремонту

aÅ­toriparejo

serĉi 'aŭtoriparejo'
[ripar.auxto0ejo]
[ripar.auxto0ejo.AUT]
AUT Aŭtogaraĝo, riparejo de aŭtoj: la patro de Freddy posedis aŭtoriparejon [18].
18. T. Steele: La raketo de Freddy revenas, en: Australia Felix, 1999
angle:
car repair shop, garage (for repairing cars)
beloruse:
станцыя тэхнічнага абслугоўваньня
france:
garage automobile
germane:
Autowerkstatt, Kfz-Werkstatt, Kfz-Werkstätte
pole:
warsztat samochodowy

neriparebla

serĉi 'neriparebla'
[ripar.ne0ebla]
1.
[ripar.ne0ebla.KOMUNE]
(pri objektoj) Tia, ke oni ne povas ĝin ripari: ili jam bone scias, ke la subpieda grundo jam neripareble fendiĝis [19]; tre verŝajne malpura aero neripareble damaĝas la cerbon de beboj antaŭ ilia naskiĝo [20].
2.
[ripar.ne0ebla.FIG]
(figure) Tia, ke oni ne povas ĝin malfari aŭ korekti: doloro pro farita, neriparebla ago kaj neevitebla disiĝo [21]; li per sia senbrida mordemo sukcesos neripareble damaĝi nian internacian reputacion [22]; Unesko […] atentigas pri la neriparebla perdo, kiun la homaro suferas, kiam eĉ unu lingvo estas forgesita [23].
19. Mori: Sub kruela mano, Monato, 2000/08, p. 6
20. Paulo Sérgio Viana: Malpura aero damaĝas infanan cerbon, Monato, 2015/06, p. 14
21. S. Engholm: Al Torento, 1930
22. Pejno Simono: Ĉu ni mortu miskomprene? (2), Monato, 2000/10, p. 23-25
23. Garvan Makaj (Garbhan MacAoidh): Ĉu gravas, se lingvoj mortas?, Monato, 2011/5, p. 25
angle:
irreparable, unrepairable, broken beyond repair, damaged beyond repair
beloruse:
1. ÑÐºÑ– немагчыма адрамантаваць 2. Ð½ÐµÐ¿Ð°Ð¿Ñ€Ð°ÑžÐ½Ñ‹
france:
irréparable
germane:
irreparabel 2. kaputt, zerstört
japane:
修理できない [しゅうりできない]
nederlande:
onherstelbaar
pole:
nienaprawialny
ukraine:
який не підлягає/не піддається ремонту

administraj notoj

~aĵo: Mankas dua fontindiko.
aÅ­to~ejo : Mankas dua fontindiko.