retro retro-serĉi 'retro-' [retro.0] (prefikso)(malofte) Neoficiala prefikso signifanta agon aŭ iron en la direkto kontraŭa ol la normala: retroiri, retrokupli; retropaŝi; ŝi retroĵetis siajn harojn [1]; malfokusigu viajn okulojn kvazaŭ vi rigardus trapapere malapudan objekton, kaj malrapide retroportu la paĝon [2]; en la moderna Germanio ne ekzistas danĝero de retroiro al ultranaciismo [3]; la 87-jara juda historiisto […] retrorigardis sian vivon [4]. 1. Monato, Frank Roger: La brulanta virino, 20042. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 123. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 254. Monato, W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema, 2003 beloruse: назад, адваротна france: re-, rétro- germane: rückwärts, rück- hungare: hátra-, vissza- ~paŝi: hátralép. nederlande: achteruit, terug portugale: re-, retro- ruse: назад, обратно, задом наперёд ~paŝi: пятиться. retroe serĉi 'retroe' [retro.0e] (adv.) Malantaŭe, dorsdirekte: ĉu ne pli saĝe, anstataŭ konstante retroen rigardi, […] substreki komunan, espereble pacan, estontan kunecon [5]. 5. Paŭlo Gubbins: Reviviĝas la fantomoj -- de 1944, Monato, 1994/06, p. 11 angle: backwards beloruse: назад, адваротна germane: rückwärts japane: もとの方へ [もとのほうへ], 後ろへ [うしろへ] ruse: назад, обратно, задом наперёд retrospeguloserĉi 'retrospegulo' [retro.0spegulo] En aŭtomobilo, turnebla spegulo fiksita antaŭ la ŝoforo kaj ebliganta vidi, kio estas malantaŭe: forveturigante, Danjelo vidis en la retrospegulo, ke pluraj aŭtoj de la misiejo ĵus turniĝis [6]; plenan poŝon da ŝanĝmono mi havas! ― blekegis la ŝoforo, kaj Lastoĉkin vidis en la retrospegulo liajn sangoŝvelajn okulojn [7]. 6. Pejno Simono: La profeta kursoMonato7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 17a beloruse: люстэрка задняга віду ĉeĥe: zpětné zrcátko france: rétroviseur japane: バックミラー portugale: retrovisor ruse: зеркало заднего вида slovake: spätné zrkadlo ukraine: дзеркало administraj notoj ~e : Mankas dua fontindiko.