reptili/o reptilioserĉi 'reptilio' [reptil.0o] Iu el reptilioj: ankoraŭ dum la vivo de Darwin paleontologoj trovis ŝtoniĝintajn restaĵojn de arĥeopterikso (antikva birdo), kiu havis signojn de reptilio kaj birdo [1]; la marakva krokodilo (Crocodylus porosus) estas la plej granda reptilio de la tero post la estingiĝo de la dinosaŭroj [2]. reptiliojkrokodilo, lacerto, serpento, dinosaŭro, birdo 1. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio2. Monato, Ŝandor Monostori: Bani kun krokodiloj beloruse: рэптылія, паўзун ĉeĥe: plaz, reptilie ĉine: 爬虫 [páchóng], 爬蟲 [páchóng], 爬虫类 [páchónglèi], 爬蟲類 [páchónglèi], 爬行类 [páxínglèi], 爬行類 [páxínglèi] france: reptile germane: Reptil, Kriechtier pole: gad rumane: reptilă slovake: plaz reptiliojserĉi 'reptilioj' [reptil.0oj] Klaso de vertebruloj (Reptilia), kun ŝanĝiĝanta korpotemperaturo, kovritaj de kornecaj skvamoj: ĉe la reptilioj la korpotemperaturo dependas de la ekstera temperaturo [3]. rampuloj 3. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18 beloruse: рэптыліі, паўзуны ĉine: 爬行动物 [páxíngdòngwù], 爬行動物 [páxíngdòngwù] france: reptiles (classe) germane: Reptilien hungare: hüllők, csúszómászók japane: 爬虫類 [はちゅうるい] latinece: Reptilia nederlande: reptielen perse: خزندگان pole: gady rumane: reptile ruse: рептилии, пресмыкающиеся tokipone: akesi ukraine: плазуни, рептилії administraj notoj ~oj: Mankas dua fontindiko.