Aldoni tradukojn al ReVo:

rehabilit/i

rehabiliti

serĉi 'rehabiliti'
[rehabilit.0i]
(tr)
1.
[rehabilit.0i.JUR]
JUR Restarigi la statuson de iu, post puno, maljusta kondamno ks: li pasigis ok jarojn en sovetia koncentrejo […] post la morto de Stalin li estis rehabilitita kiel senkulpa [1]; li estis ekzekutita iom poste kaj rehabilitita postmorte en 1988 [2]; kvankam Vatikano atribuas al Hus lokon inter la ekleziaj reformistoj kaj esprimas bedaŭron pro lia sorto, ĝi samokaze tute ne esprimas sin pri liaj instruoj kaj sekve tute ne povas temi pri lia reordino nek pri rehabilito [3]; plene rehabilitita estas la antaŭa germana federacia prezidanto, […] kiun prokuroroj akuzis pro korupto [4]; en la Akademio de Verda Etnologio en Grönköping lanĉiĝis plano por rehabiliti kaj rehonorigi la krokodilojn kaj redoni al ilia verda koloro ĝian meritan brilon GhR . SIN:absolvi2, malkondamniVD:amnestii, ekskuzi, senkulpigi
2.
[rehabilit.0i.MED]
Postzorgi por reebligi normalan vivon kaj restarigi laborkapablon post grava malsano, akcidento ks: fakuloj el diversaj kampoj akompanas pacienton ekde la komenca diagnozo ĝis ties rehabilitado kaj integriĝo en la socion [5]; la konsumo de kanabo […] ankaŭ rehabilitas intestajn inflamojn [6]. VD:profilaktiko
1. Boris Kolker: Aktoro malliberigita, Monato, 2001/01, p. 28
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Letero al la estonta generacio de la gvidantoj de la partio
3. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
4. Monato, Franz-Georg Rössler: Ne kulpas la kulpanto, 2014
5. Juan Carlos Montero Medina: Kubo ― Programo pri koĥleaj enplantaĵoj 20-jariĝas, Monato, 2018/03, p. 18
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Sub la lenso de la scienco
angle:
rehabilitate
beloruse:
рэгабілітаваць
ĉine:
起用 [qǐyòng], 放回原位 [fànghuíyuánwèi], 重新設置 [chóngxīnshèzhì], 重新设置 [chóngxīnshèzhì], 平反 [píngfǎn], 使恢复名誉 [shǐhuīfùmíngyù], 使恢復名譽 [shǐhuīfùmíngyù], 恢复 [huīfù], 恢復 [huīfù]
france:
réhabiliter
germane:
rehabilitieren, wieder eingliedern
pole:
rehabilitować
rumane:
reabilita
ukraine:
реабілітувати

administraj notoj