profilaktiko, profilakto
- 1.
- Fako de la medicino, kiu esploras kiel preventi malsanojn: pri la terapio kaj profilaktiko de kancero diskutis 9000 medicinistoj dum la 10a Eŭropa Kancerkongreso [1]; vakcinoj, kiujn oni uzas por la profilaktiko de gripo [2]; profilakto de birddevena gripo [3]; li donis al panjo ion, lasis karbolan akvon por profilakto kaj tuj foriris [4]; en la jaro 1617, la angla kuracisto John Wodall pruvis la efikon de la citrono por profilakto kaj kuracado de skorbuto [5].
- 2.
- (figure) Preventado: plej promesa ŝanco por eviti homfarotajn konfliktojn estas do profilaktiko [6].
Rim.:
PIV ne agnoskas du formojn profilakto kaj
profilaktiko sed unu verbon profilakti,
el kiu ĝi derivas profilaktikon.
1.
E. Georgiev:
Novaj kuracmetodoj kaj prevento, Monato, 2001/04
2. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
3. -: Profilakto de birddevena gripo, Polskie Radio Esperanto, 22005-10-18
4. 04 - miresperanto.com
5. Citrono | Bonan Apetiton
6. Werner Schad: Bezonata: nova „fremdula legio”, Monato, 2000/07, p. 27
2. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
3. -: Profilakto de birddevena gripo, Polskie Radio Esperanto, 22005-10-18
4. 04 - miresperanto.com
5. Citrono | Bonan Apetiton
6. Werner Schad: Bezonata: nova „fremdula legio”, Monato, 2000/07, p. 27
- angle:
- prophylaxis
- beloruse:
- прафіляктыка
- bulgare:
- профилактика
- ĉeĥe:
- profylaxe, zabránění
- ĉine:
- 疾病的預防措施 [jíbìngdeyùfángcuòshī], 疾病的预防措施 [jíbìngdeyùfángcuòshī], 預防措施 [yùfángcuòshī], 预防措施 [yùfángcuòshī]
- france:
- prophylaxie
- germane:
- Prophylaxe, Präventivbehandlung, Vorbeugung
- hispane:
- profiláctica
- hungare:
- betegségmegelőzés, profilaxis, profilaktika
- itale:
- profilassi
- japane:
- 予防 [よぼう], 予防法 [よぼうほう]
- katalune:
- profilaxi
- nederlande:
- profylaxis
- pole:
- profilaktyka
- portugale:
- profilaxia
- ruse:
- профилактика
- slovake:
- profylaxia, zabránenie
- ukraine:
- профілактика
profilaktika, profilakta
- Rilate al profilaktiko, preventa: lastatempe denove aperis la bezono trovi novajn kuracilojn kaj profilaktikajn metodojn por multaj malsanoj [7]; por la prevento de la malsano necesas rigoraj kvarantenaj kaj profilaktikaj rimedoj [8]; krom intensa kuracado de aidoso-rilataj malsanoj, tre gravas utiligi kuracilojn por profilaktaj celoj [9]; ŝi […] petis helpon pri la profilaktaj rimedoj [10].
7.
V. Lemelev:
Malamikoj de bakterioj, Monato, 2001/01
8. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
9. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, 2007
10. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
8. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
9. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, 2007
10. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
- angle:
- prophylactic
- beloruse:
- прафіляктычны
- bulgare:
- профилактичен
- ĉeĥe:
- preventivní, profylaktický, záchranný
- ĉine:
- 預防性 [yùfángxìng], 预防性 [yùfángxìng], 預防 [yùfáng], 预防 [yùfáng]
- france:
- prophylactique
- germane:
- prophylaktisch, vorbeugend
- hispane:
- profiláctico
- hungare:
- betegségmegelőző, profilaktikus
- itale:
- profilattico (agg.)
- japane:
- 予防の [よぼうの]
- katalune:
- profilàctic
- nederlande:
- profylactisch, preventief
- pole:
- profilaktyczny
- portugale:
- profiláctico, preventivo
- ruse:
- профилактический
- slovake:
- preventívny
- ukraine:
- профілактичний