- 1.
- [profilak.0o.MED]
-
Fako de la medicino, kiu esploras kiel preventi
malsanojn:
pri la terapio kaj profilaktiko de kancero diskutis 9000
medicinistoj dum la 10a Eŭropa Kancerkongreso
[1];
vakcinoj, kiujn oni uzas por la profilaktiko de gripo
[2];
profilakto de birddevena gripo
[3];
li donis al panjo ion, lasis karbolan akvon por profilakto kaj tuj foriris
[4];
en la jaro 1617, la angla kuracisto John Wodall pruvis la efikon de la citrono
por profilakto kaj kuracado de skorbuto
[5].
- 2.
- [profilak.0o.prevento]
- (figure)
Preventado:
plej promesa ŝanco por eviti homfarotajn konfliktojn estas do profilaktiko
[6].
Rim.:
PIV ne agnoskas du formojn profilakto kaj
profilaktiko sed unu verbon profilakti,
el kiu ĝi derivas profilaktikon.
1.
E. Georgiev:
Novaj kuracmetodoj kaj prevento, Monato, 2001/042.
Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 20033.
-:
Profilakto de birddevena gripo, Polskie Radio Esperanto, 22005-10-184.
04 -
miresperanto.com5.
Citrono | Bonan
Apetiton6.
Werner Schad: Bezonata: nova „fremdula legio”, Monato, 2000/07, p. 27