Aldoni tradukojn al ReVo:

1pupitr/o

pupitro

serĉi 'pupitro'
[pupitr.0o]
Meblo kies supera parto havas deklivon, sur kiu oni metas libron, kajeron, por pli komforte legi aŭ skribi.
a)
[pupitr.0o.sida]
Tia, ĉe kiu oni laboras side: pupitro de lernejano; pupitro de violonisto; koncertmajstro estas kutime la voĉestro el la grupo de la 1-aj violonoj, kiu staras aŭ sidas en orkestro ĉe la unua muzikpupitro [1]. VD:konzolo
b)
[pupitr.0o.stara]
Alta skribotablo, ĉe kiu oni laboras stare: la komencaj anglaj skribotabloj plej verŝajne devenis el preĝeja pupitro kaj estis malpezaj kaj masivaj [2].
c)
[pupitr.0o.dirigenta]
Meblo sur kiun direktanto de orkestro metas la partituron.
d)
[pupitr.0o.kirka]
KRI Tia meblo en kristana preĝejo, staranta antaŭ la altarejo, sur kiun dum la diservo oni metas diservajn librojn aŭ ikonojn: al la plej belaj verkoj de la germana malfrua renesanco apartenas la alabastra ambono (predika pupitro) el la fino de la 16-a jarcento [3].
Rim.: La PIV-oj nomas tion „ĥorpupitro“ ― maltaŭge kaj malkonvene por rusa ortodoksa kirko (fakte, la afero neniel rilatas al ia ajn „ĥoro“). Pli konvena estas „legpupitro“ en CEE; sed jam simpla „pupitro“ ŝajnas sufiĉa. [Sergio Pokrovskij]
VD:tribuno
angle:
desk 1.d lectern
beloruse:
пюпітар
ĉeĥe:
pult na noty, stojan na noty
ĉine:
书桌 [shūzhuō], 書桌 [shūzhuō], 桌 [zhuō]
france:
pupitre 1.d lutrin
germane:
Pult
hispane:
pupitre
hungare:
1.a pulpitus ~o de lernejano: iskolapad. 1.b írópult 1.c karmesteri pult 1.d olvasóállvány
japane:
見台 [けんだい], 書見台 [しょけんだい], 記帳台 [きちょうだい], 立ち机 [たちつくえ], 譜面台 [ふめんだい]
katalune:
pupitre
nederlande:
lessenaar
pole:
pulpit
portugale:
carteira (escolar), estante (de música)
ruse:
1.a пюпитр ~o de lernejano: парта. 1.b конторка 1.c пульт 1.d аналой
slovake:
rečnícky pult, šikmý stojan
ukraine:
пюпітр, пульт, кафедра, трибуна

administraj notoj