Aldoni tradukojn al ReVo:

1provizor/a PV

provizora

serĉi 'provizora'
[proviz1.0a]
[proviz1.0a.KOMUNE]
Konsiderata kiel ne longe daŭronta, sed anstataŭigota per definitiva: provizora komitato, regularo, ponto; la nuna teksto de nia Deklaracio estas nur provizora, por prezenti la esencon de nia afero [1]; Provizora Centra Organiza Komitato [2]; la juĝisto konsentis lasi la kulpigaton en provizora libereco [3]; tiu elpensema virino […] estis malpleniginta unu el tirkestoj de la komodo kaj ĝin pleniginte per kapkusenoj, ŝi faris per ĝi provizoran lulilon [4]; la starigo de lia bonfarto unue provizora fariĝis tute definitiva [5]; almetinte unuan provizoran bandaĝon, li konsilis, ke […] oni venigu por konsiliĝo unu el majstroj de la ĥirurgio [6]. SIN:dumtempa, portempa, malkonstantaVD:efemera, pasema
1. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
angle:
provisional, temporary
beloruse:
часовы
ĉeĥe:
dočasný, provizorní, prozatímní, přechodný
ĉine:
临时 [línshí], 臨時 [línshí], 暂时 [zànshí], 暫時 [zànshí], 暂行 [zànxíng], 暫行 [zànxíng], 浮 [fú], 暂 [zàn], 暫 [zàn], 暂定 [zàndìng], 暫定 [zàndìng]
france:
provisoire
germane:
vorläufig, übergangsweise, provisorisch, temporär, behelfsweise, einstweilig
hispane:
provisional
hungare:
ideiglenes, átmeneti, időleges, provizórikus
indonezie:
provisional, sementara, temporer, tentatif
japane:
仮の [かりの], 臨時の [りんじの], 一時的な [いちじてきな], 暫定的な [ざんていてきな]
nederlande:
voorlopig
perse:
موقت، موقتی
pole:
prowizoryczny, przejściowy, tymczasowy
rumane:
temporar
ruse:
временный
slovake:
dočasný, predbežný, provizórny
svede:
provisorisk
ukraine:
тимчасовий, провізорний

provizori

serĉi 'provizori'
[proviz1.0i]
(ntr)
[proviz1.0i.KOMUNE]
Esti provizora, funkcii portempe, atende por pli daŭra stato: drinko semas kuraĝon en la plej sterila grundo kaj feliĉon, sed bedaŭrinde ambaŭ provizoras [7].
7. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
быць часовым, быць мінучым
france:
être provisoire

provizoro

serĉi 'provizoro'
[proviz1.0o]
[proviz1.0o.KOMUNE]
Provizora situacio, provizora aferstato: provizoro daŭras jam de 38 jaroj [8]! li skribis al geedzoj Klozelo por havi ilian aprobon, kaj petis la permeson de l’ provizoro [9]. VD:improvizaĵo
8. D. Durand: Pro plena libero, [vidita en 2018]
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
beloruse:
часовасьць, часовы стан
ĉine:
下下策 [xiàxiàcè]
france:
situation provisoire
germane:
Provisorium, Notlösung, Behelf

administraj notoj