Aldoni tradukojn al ReVo:

3proced/i JED

procedi

serĉi 'procedi'
[proced.0i]
(ntr)
Uzi difinitajn rimedojn por efektivigi ion: metode, senorde, energie procedi; ni procedu bonorde, unue diru al mi viajn nomon, aĝon, adreson, kaj poste kie kaj kiel vi tion trovis [1]; de forpreno en forprenon vi alvenas al la konkludo, informanta juĝisto ne procedus alimaniere [2]; lia maniero procedi pere de aliuloj signas timeman, nememfidan karakteron [3]; la franca maniero procedi […] radikas en la sistemo kartezia [4]; [ne] unu procedas nature kaj la alia skeme, sed […] unu ĉerpas el ekstere, dum la alia ĉerpas el la propra bazo [5]; politikaj partioj ne procedu kontraŭ la bazaj principoj de la Unio [6]. VD:aliri, elpaŝi, manipuli1, trakti4
angle:
proceed
beloruse:
дзейнічаць, рабіць
ĉeĥe:
jednat, postupovat
ĉine:
加工 [jiāgōng], 进行 [jìnxíng], 進行 [jìnxíng], 作法 [zuòfǎ]
france:
procéder
germane:
vorgehen, verfahren
hispane:
proceder
hungare:
eljár
japane:
手順を進める [てじゅんをすすめる], 処理を行う [しょりをおこなう]
katalune:
procedir
nederlande:
te werk gaan
portugale:
proceder
ruse:
поступать, действовать
slovake:
jednať, konať, postupovať
ukraine:
чинити, робити, діяти

procedo

serĉi 'procedo'
[proced.0o]
1.
[proced.0o.agmaniero]
Intenca agmaniero difinita por atingi iun celon: detale priskribi la procedon de la balotado [7]; rezulto de matematika procedo [8]; [li] tiel malĝentile ridis liajn piajn procedojn [9]; [jen] bruta procedo por la kontentigo de bruta volupta deziro [10] la ĉevalo, kiun ŝi rajdas, kutiminte pli ĝentilajn procedojn, eksaltis [11]; ŝi fariĝis flegistino en la hospitalo Guy kaj tuj komencis procedojn [12]; la fabriko sciigis la laboristojn pri la evoluo de la produkt-procedoj [13]. VD:algoritmo, manovro, metodo, operacio, proceduro, procezo2, programo
2.
[proced.0o.procezo]
(arkaismo) (evitinde) Procezo1: la vivo tro frue komencis sur ŝi la teruran procedon de detruado Marta .
angle:
process, method
beloruse:
дзеяньне, працэс, працэдура
ĉeĥe:
děj, pochod (pracovní, výrobní a pod.), postup, proces (výrobní), průběh
ĉine:
制程 [zhìchéng], 製程 [zhìchéng], 过程 [guòchéng], 過程 [guòchéng], 工序 [gōngxù], 手段 [shǒuduàn], 办法 [bànfǎ], 辦法 [bànfǎ], 方法 [fāngfǎ], 历程 [lìchéng], 歷程 [lìchéng], 官司 [guānsi], 做法 [zuòfǎ]
france:
procédé
germane:
Vorgehen, Verfahren
hungare:
eljárás
japane:
手順 [てじゅん], 手続 [てつづき], 工程 [こうてい], 処理 [しょり], 処置 [しょち]
nederlande:
procédé, werkwijze
ruse:
1. действие, приём (технологический), процедура
slovake:
postup, procedúra, proces
ukraine:
спосіб дії, діяльність, процес

administraj notoj