*porci/o UV *porcio serĉi 'porcio' [porci.0o] 1.[porci.0o.KOMUNE] Mezurita kvanto da manĝaĵo aŭ varo, donata al iu persono: alportu al mi porcion da glaciaĵo FK ; bona porcio da tabako [1]; la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de ĉiuj [2]; li disdonis al la tuta popolo, al […] ĉiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj [3]; la salato ricevis sufiĉan porcion da […] oleo [4]; aldona porcio [5]; ili vendas pogrande = ĉiu aparta porcio, kiun ili vendas, estas granda [6]; oni malgrandigis iliajn porciojn de viando kaj pano [7]; (figure) [li] perdis la malgrandan porcion da prudento, kiun li posedis FK . plado2, kvoto, proporcio1.a 2.[porci.0o.FIG] (figure) Parto difinita ene de tuto: punktoj limantaj porcion de spaco [8]. 1. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:343. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 6:194. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV8. Akademio de Esperanto: Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, [1974] (10) beloruse: 1. порцыя 2. порцыя, частка ĉeĥe: dávka (jídla), porce, příděl ĉine: 一部分 [yībùfen], 份 [fèn], 份額 [fèné], 份额 [fèné] france: portion 1. ration germane: 1. Portion, Anteil, Zuteilung, Ration hispane: 1. ración, porción (de alimento) hungare: 1. adag, porció japane: 分け前 [わけまえ], 割当て [わりあて], 配給量 [はいきゅうりょう], 一人前 [いちにんまえ] nederlande: 1. portie, aandeel, rantsoen pole: porcja 1. porcja, racja, dawka portugale: 1. porção, ração rumane: 1. parte, porție, rație, drept ruse: 1. порция slovake: dávka, porcia, prídel svede: 1. portion ukraine: порція, пайок porciigiserĉi 'porciigi' [porci.0igi] (tr) [porci.0igi.KOMUNE] Dividi, partigi laŭ porcioj: Hrafnkel okupis la tutan valon kaj porciigis al aliuloj la teron [9]; mastrumi la etajn porciigilojn de insulino [10]. 9. -, trad. B. Ragnarsson: Rakonto pri Hrafnkel, en: Islandaj Pravoĉoj, 196410. Monato, Roberto Pigro: Noviga apliko je dispono de kuracistoj kaj pacientoj, 2015 beloruse: дзяліць (на порцыі) ĉeĥe: dávkovat, porcovat ĉine: 分給 [fēngěi], 分给 [fēngěi] france: allotir, répartir germane: zuteilen, portionieren japane: 配分する [はいぶんする] pole: dzielić na porcje, porcjować rumane: împărțiți în porții, porțiune slovake: porciovať ukraine: ділити на порції porciumiserĉi 'porciumi' [porci.0umi] (tr) [porci.0umi.KOMUNE] Atribui, doni limigitajn kvantojn da nutraĵoj aŭ vendaĵoj: daŭre malaltiĝis la vivniveloj […] ĉiam pliajn varojn oni porciumis [11]; butero, sukero, faruno ktp ne estis facile aĉeteblaj, ili estis porciumitaj kaj kutime vendataj senpakaĵe [12]; mi devas porciumi mian (ĉiutagan) provianton tre zorge [13]. 11. World Socialist Movement: Solidarnosc erare paŝis (1989), [vidita en 2014]12. Monato, John Gobourne: Tiam ... kaj nun, 201213. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo beloruse: выдаваць (порцыямі) ĉeĥe: přidělovat potraviny france: rationner germane: rationieren japane: 割当て配給する [わりあてはいきゅうする], 配給制にする [はいきゅうせいにする] pole: porcjować, racjonować rumane: porțiune, rationare slovake: dávkovať, prideliť (jedlo) ukraine: вводити обмеження, запроваджувати картки (на певні продукти) administraj notoj