*plad/o

*plado

1.
Granda telero, kiu servas por alporti sur la tablon la manĝaĵojn, disdonotajn al ĉiu manĝanto: ili sternu bluan tukon, kaj ili metu sur ĝin la pladojn kaj la kulerojn kaj la tasojn [1]; arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj [2]; oni alportis lian kapon sur plado [3].
2.
KUI La manĝaĵo entenata en unu plado1: la virino akceptis ilin ambaŭ eksterordinare afable, […] kaj donis al ili grandan pladon da griaĵo [4]; oni gasteje proponas regionajn fromaĝpladojn [5].
3.
Kombino de manĝaĵoj, kutime preparita laŭ tradicio aŭ recepto; unu porcio da ĝi: li ricevadis pladon da kaĉo kun granda peco da butero en ĝi [6]; oni ŝarĝas el ĉiuj eblaj kaj neeblaj pladoj sur unu kaj tiu sama telero, kaj tiam oni tion manĝas en la plej maloportuna situacio FK ; nacia plado [7]; kvin pladoj preparitaj el fungoj [8]; sin nutri per tri rizpladoj ĉiutage [9]; oni eĉ forĵetas multajn ankoraŭ manĝeblajn pladojn [10]; ŝi enamiĝos al la delikataj pladoj, kiujn li preparos por ŝi [11]. SIN:manĝo3
4.
KUI Ĉiu el la eroj, kiuj konsistigas menuon: deserta plado [12]; inter servado de la pladoj, tri aktoroj, ludante plurajn rolojn, prezentis la misteron [13].
angle:
1. platter, dish, tray 2. course, plate, platter, dish 3. meal, dish 4. course
beloruse:
1. блюда, паўмісак 2. страва, патрава 3. порцыя, страва 4. пункт мэню
ĉeĥe:
mísa (plochá nádoba i jídlo)
ĉine:
2. [dié], 餐点 [cāndiǎn], 餐點 [cāndiǎn] 3. 餐点 [cāndiǎn], 餐點 [cāndiǎn], 飯 [fàn], 饭 [fàn], 餐 [cān], 餐食 [cānshí]
france:
plat (subst.)
germane:
1. Platte (zum Servieren), Servierteller 2. Teller, Platte 3. Bunter Teller, Schlachteplatte, Frankfurter Platte, Zeusteller nacia ~o: Nationalgericht. 4. Gang (Essen)
hispane:
fuente, plato combinado, plato del menú
hungare:
fogás (étel) 1. tál 2. étel
japane:
大皿 [おおざら], 皿 [さら], 料理 [りょうり]
nederlande:
1. schaal, schotel 2. gerecht 4. gerecht
perse:
1. دیس 2. خوراک
pole:
półmisek, danie
portugale:
1. prato
rumane:
meniu, fel de mâncare
ruse:
блюдо
slovake:
misa (na jedlá)
ukraine:
блюдо (посуд), страва, (у мн. ще) наїдки

antaŭplado

KUI
Plado, destinita por paciencigi malsatulojn, antaŭ la manĝo: stufaĵo […] konsumita kiel antaŭplado [14]; (figure) antaŭplade al la tagmanĝo, Kant ricevis de Yvonne, la kara edzineto, unue kiseton, kaj poste predikon iom severan [15].
beloruse:
закуска (перад асноўнай стравай)
ĉine:
前餐 [qiáncān], 小菜 [xiǎocài], 开胃品 [kāiwèipǐn], 開胃品 [kāiwèipǐn], 开胃菜 [kāiwèicài], 開胃菜 [kāiwèicài]
france:
amuse-gueule antaŭ~e al: en guise d'amuse-gueule à, en guise d'entrée en matière à, en prélude à.
germane:
Vorspeise, Gruß aus der Küche, Amuse-Gueule
hispane:
aperitivo, entrante
nederlande:
voorgerecht, amuse-gueule antaŭ~e al: als voorgerecht.
perse:
پیش‌غذا
pole:
przystawka (danie)
rumane:
gustare
ruse:
лёгкая закуска

administraj notoj