Aldoni tradukojn al ReVo:

*plad/o

*plado

serĉi 'plado'
[plad.0o]
1.
[plad.0o.propr]
Granda telero, kiu servas por alporti sur la tablon la manĝaĵojn, disdonotajn al ĉiu manĝanto: ili sternu bluan tukon, kaj ili metu sur ĝin la pladojn kaj la kulerojn kaj la tasojn [1]; arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj [2]; oni alportis lian kapon sur plado [3].
2.
[plad.0o.mangx]
KUI La manĝaĵo entenata en unu plado1: la virino akceptis ilin ambaŭ eksterordinare afable, […] kaj donis al ili grandan pladon da griaĵo [4]; oni gasteje proponas regionajn fromaĝpladojn [5].
3.
[plad.0o.kombino]
Kombino de manĝaĵoj, kutime preparita laŭ tradicio aŭ recepto; unu porcio da ĝi: li ricevadis pladon da kaĉo kun granda peco da butero en ĝi [6]; oni ŝarĝas el ĉiuj eblaj kaj neeblaj pladoj sur unu kaj tiu sama telero, kaj tiam oni tion manĝas en la plej maloportuna situacio FK ; nacia plado [7]; kvin pladoj preparitaj el fungoj [8]; sin nutri per tri rizpladoj ĉiutage [9]; oni eĉ forĵetas multajn ankoraŭ manĝeblajn pladojn [10]; ŝi enamiĝos al la delikataj pladoj, kiujn li preparos por ŝi [11]. SIN:manĝo3
4.
[plad.0o.menu]
KUI Ĉiu el la eroj, kiuj konsistigas menuon: deserta plado [12]; inter servado de la pladoj, tri aktoroj, ludante plurajn rolojn, prezentis la misteron [13].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 4:7
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 7:13
3. La Nova Testamento, Mateo 14:11
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
5. Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso, 2007
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
7. Monato, Jean-Louis Madzella/pg: Plezuro elsakigita, 2006
8. Monato, Last: Fungoj litova eksportvaro, 2004
9. Monato, Fidilalao Henriel: Rizo: senelira problemo, 2006
10. Monato, Hori Jasuo: Frua enlitiĝo, frua ellitiĝo, 2006
11. Lode van de Velde: Kvin homoj, kvin sensoj, Monato, 2000/06, p. 24
12. Monato, Petro De Smet': Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!, 2008
13. Monato, Paul Gubbins: Krimoj senviktimaj, 2012
angle:
1. platter, dish, tray 2. course, plate, platter, dish 3. meal, dish 4. course
beloruse:
1. Ð±Ð»ÑŽÐ´Ð°, паўмісак 2. ÑÑ‚рава, патрава 3. Ð¿Ð¾Ñ€Ñ†Ñ‹Ñ, страва 4. Ð¿ÑƒÐ½ÐºÑ‚ мэню
ĉeĥe:
mísa (plochá nádoba i jídlo)
ĉine:
2. ç¢Ÿ [dié], 餐点 [cāndiǎn], 餐點 [cāndiǎn] 3. é¤ç‚¹ [cāndiǎn], 餐點 [cāndiǎn], 飯 [fàn], 饭 [fàn], 餐 [cān], 餐食 [cānshí]
france:
plat (subst.)
germane:
1. Platte (zum Servieren), Servierteller 2. Teller, Platte 3. Bunter Teller, Schlachteplatte, Frankfurter Platte, Zeusteller nacia ~o: Nationalgericht. 4. Gang (Essen)
hispane:
fuente, plato combinado, plato del menú
hungare:
fogás (étel) 1. tál 2. Ã©tel
japane:
大皿 [おおざら], 皿 [さら], 料理 [りょうり]
nederlande:
1. schaal, schotel 2. gerecht 4. gerecht
perse:
1. Ø¯ÛŒØ³ 2. Ø®ÙˆØ±Ø§Ú©
pole:
półmisek, danie
portugale:
1. prato
rumane:
meniu, fel de mâncare
ruse:
блюдо
slovake:
misa (na jedlá)
ukraine:
блюдо (посуд), страва, (у мн. ще) наїдки

antaÅ­plado

serĉi 'antaŭplado'
[plad.antaux0o]
KUI
Plado, destinita por paciencigi malsatulojn, antaŭ la manĝo: stufaĵo […] konsumita kiel antaŭplado [14]; (figure) antaŭplade al la tagmanĝo, Kant ricevis de Yvonne, la kara edzineto, unue kiseton, kaj poste predikon iom severan [15].
beloruse:
закуска (перад асноўнай стравай)
ĉine:
前餐 [qiáncān], 小菜 [xiǎocài], 开胃品 [kāiwèipǐn], 開胃品 [kāiwèipǐn], 开胃菜 [kāiwèicài], 開胃菜 [kāiwèicài]
france:
amuse-gueule antaŭ~e al: en guise d'amuse-gueule à, en guise d'entrée en matière à, en prélude à.
germane:
Vorspeise, Gruß aus der Küche, Amuse-Gueule
hispane:
aperitivo, entrante
nederlande:
voorgerecht, amuse-gueule antaÅ­~e al: als voorgerecht.
perse:
پیش‌غذا
pole:
przystawka (danie)
rumane:
gustare
ruse:
лёгкая закуска

administraj notoj