populaci/o PIV1 populacioserĉi 'populacio' [populaci.0o] 1.[populaci.0o.EKOL] Tuto de samspecaj vivuloj, kiuj interagas kaj reproduktiĝas en komuna areo: en la populacio de musoj, samkiel ĉe multaj aliaj ronĝuloj, apartiĝas pli etaj aroj [1]; infrastrukturaj projektoj en la malsupra Danubo povus tute malaperigi la forte minacatajn populaciojn de sturgo [2]; la indiĝena loĝantaro uzas por malsamaj populacioj de romaoj diversajn subtilajn lingvajn deviojn [3]. etno, grego, kolonio4, popolo1, roto3 2.[populaci.0o.SCI] (en statistiko) La aro de ĉiuj objektoj kiujn esploro koncernas: mezurado de la televid-spektantaro baze ne malsamas al aliaj statistikaj esploroj: oni elektas muestron (vd specimenaro, samplo), analizas ĝin kaj el ties konduto eksterpolas la agadon de la tuta populacio [4]. 1. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a2. Monato, Evgeni Georgiev: Priatenti la naturprotekton, 20103. Monato, Julius Hauser: Ciganoj aŭ romaoj: ĉu lingva problemo?, 20124. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003 ĉeĥe: obyvatelstvo, populace ĉine: 母群体 [mǔqúntǐ], 母群體 [mǔqúntǐ] 2. 母体 [mǔtǐ], 母體 [mǔtǐ] france: population (démographique) germane: 2. Grundgesamtheit japane: 個体群 [こたいぐん] pole: populacja (biologia) rumane: populație slovake: obyvateľstvo, populácia ukraine: популяція administraj notoj