2pled/i JED plediserĉi 'pledi' [pled.0i] (ntr) Paroli antaŭ juĝisto por defendi sian propran aferon aŭ tiun de sia kliento: vi ne trovos advokaton por pledi en tia afero; li pledis antaŭ la cezaro kontraŭ la mortkondamno [1]; en la senato neniu voĉo ekpledis pro la kristanoj, ĉar neniu volis riski malfavoron de la cezaro [2]; ŝajnigante ke li pledas por la konspirintoj, li vekas ankoraŭ pli fortan indignon kontraŭ ilin per sia konscie lama defendo [3]; el la homamaso ili elpaŝigis Aleksandron, […] kaj Aleksandro gestis per la mano, kaj ekprovis pledi antaŭ la popolo [4]; li pledis ĉe Dio kontraŭ Izrael [5]; se mi estus koninta nur vian venĝan kulpigon, eble mi penus min senkulpigi, pledi antaŭ vi [6]; [li] petis, ke oni montru al li la kortumon, la parlamenton, oni diris, ke da ili ne ekzistas, kaj ke oni neniam pledis [7]; (figure) gravaj argumentoj pledas por la ĝenerala akcepto de Esperanto kiel internacia lingvo. absolvi2, apologio, senkulpigi1 1. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIV3. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono4. La Nova Testamento, La agoj 19:335. La Nova Testamento, Romanoj 11:26. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvara7. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XVIII angle: plead (in court) beloruse: прамаўляць у абарону (у судзе), выступаць у абарону (у судзе), абараняць (словамі) ĉeĥe: obhajovat, plédovat (hovor.), zastávat se france: plaider germane: plädieren hispane: alegar, pleitear hungare: védőbeszédet mond, síkra száll, szól az érdekében japane: 弁護する [べんごする], 弁明する [べんめいする], 弁論する [べんろんする] nederlande: pleiten pole: bronić (kogoś), być obrońcą, występować w obronie, wygłaszać mowę obrończą portugale: solicitar, pleitear, litigar, advogar ruse: произносить защитную речь (в суде), защищать (словами) slovake: obhajovať ukraine: захищати на суді, виступати як адвокат pledanto serĉi 'pledanto' [pled.0anto] Tiu, kiu pledas: la pledanto proponis la priesploron de la menso de la akuzito, ĉar la krimo estis tiom terura [8]; miaopinie ĉiuj pledantoj por la homaj rajtoj devas amase ekbojkoti la elekton [9]. advokato, porparolanto 8. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La barbaro9. Monato, Mikaelo Bronŝtejn: Ĉu bojkoto? (3), 2008 beloruse: абаронца (судовы) ĉine: 辩护律师 [biànhùlǜshī], 辯護律師 [biànhùlǜshī] germane: Fürsprecher, Verteidiger japane: 弁護人 [べんごにん], 弁論人 [べんろんじん] ukraine: захисник administraj notoj