Aldoni tradukojn al ReVo:

4plag/o PV

plago

serĉi 'plago'
[plag.0o]
1.
[plag.0o.dia]
Tutlanda longedaŭra katastrofo, kaŭzita de Dio kiel puno por la homoj: la sep plagoj de Egiptujo. Li turnos sur vin […] ĉian malsanon kaj ĉian plagon [1]; per tiuj tri plagoj triono de la homoj estis mortigita [2].
2.
[plag.0o.katastrofo]
Tutlanda granda longedaŭra katastrofo: la plagon de fajro estis sekvonta la plago de malsato kaj de malsanoj [3]; plago de civila milito, de murdoj kaj de malsato [4]; sarso […] povus fariĝi simila plago kia […] aidoso [5]; plago de migrantaj akridoj neniigis 4 milionojn da hektaroj en Maŭritanio [6]. VD:infesto, tragedio2
3.
[plag.0o.FIG]
(figure) Grava longdaŭra ĝeno: (figure) kian komercon? – ŝi diris indiferente, […] – mi vendis la bienon, kaj do tiu plago (daŭra ĝeno) finiĝis [7]; ratoj: pri tiu plago de la ŝipoj plendas la marveturaj kronikistoj de Pigafetta ĝis Melville [8]; la hungaraj presejoj ja havis ĉiujn supersignojn, sed la eksterlandaj ne […] la skribmaŝino estis vera plago, ĝenerale oni aplikis nur la oftajn supersignitajn vokalojn [9];
angle:
plague
beloruse:
бедства, навала, пляга
ĉeĥe:
kalamita, neštěstí, pohroma, strast, trest boží
ĉine:
大災 [dàzāi], 大灾 [dàzāi], 天災 [tiānzāi], 天灾 [tiānzāi]
france:
plaie (fléau) 2. fléau, calamité
germane:
Plage, Heimsuchung
hispane:
plaga
hungare:
sorscsapás, baj
japane:
災い [わざわい], 天罰 [てんばつ], 大災害 [だいさいがい], 災厄 [さいやく]
nederlande:
plaag
pole:
1. plaga
portugale:
praga
ruse:
бедствие la sep ~oj de Egiptujo: семь казней египетских.
slovake:
pliaga, pohroma
ukraine:
лихо, нещастя, біда, Божа кара, лихоліття

plagi

serĉi 'plagi'
[plag.0i]
(tr)
1.
[plag.0i.puni]
Puni per plago: ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita [10]; vian popolon ne plagu [11]. VD:turmenti
2.
[plag.0i.ruinigi]
Ruinigi per plago: teroro daŭre plagis kaj mortigis centmilojn da homoj [12]; la okupaciajn armeojn plagas sabotado kaj kaŝpafistoj [13]; aliaj spertas koŝmaran infanaĝon [kies sekvoj] persistas dum la tuta vivo kaj plagas ĝis preskaŭsuicido [14]. VD:infesti
angle:
plague
beloruse:
1. наслаць бедства 2. зруйнаваць, разбурыць
ĉeĥe:
potrestat pohromou, zničit pohromou
ĉine:
侵袭 [qīnxí], 侵襲 [qīnxí]
germane:
plagen, heimsuchen, überkommen, verfolgen (plagen)
hispane:
sufrir una plaga
hungare:
1. ver (pl. isten) 2. csapással sújt
japane:
天罰を下す [てんばつをくだす], 荒廃させる [こうはいさせる]
nederlande:
teisteren
ruse:
1. наслать бедствие 2. разрушить
slovake:
pliagou, trestať pohromou
ukraine:
насилати лихо, кару, нещастя, біду, завдавати лиха/горя, карати, руйнувати, спустошувати

administraj notoj