*pist/i *pisti serĉi 'pisti' [pist.0i] (tr) Dispecetigi aŭ pulvorigi per batado, froto kaj premo: pisti pipron, salon, griaĵon; li senĉese pesis kaj pistis, murmuretante preĝon [1]; se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, lia malsaĝeco de li ne apartiĝos [2]. lia edzino pistis per ŝtono tritikon por plata kuko [3]; la pastraron […] li volis dispisti (subpremi) kaj fari ĝin sia servisto [4]. disbati, frakasi1, maĉi, mueli. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:223. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII angle: pound beloruse: таўчы ĉeĥe: drtit, mělnit (v hmoždíři)mlít, rozmělňovat, šrotovat ĉine: 捣 [dǎo], 搗 [dǎo], 舂 [chōng] france: concasser, broyer, piler germane: zerstoßen hispane: machacar, majar hungare: apróra tör japane: つき砕く [つきくだく], 粉にする [こなにする], 粉砕する [ふんさいする], すりつぶす nederlande: stampen (fijnstampen), fijnstampen perse: کوبیدن، ساییدن، خرد کردن pole: tłuc (na proszek), rozcierać (na proszek) portugale: pisar (no gral), triturar, socar rumane: măcina, sparge, pulveriza ruse: толочь slovake: drviť, rozdrviť, tĺcť, šrotovať ukraine: товкти, дробити, роздрібнювати pistejoserĉi 'pistejo' [pist.0ejo] [pist.0ejo.AGR] Loko, kie oni pistas rikoltaĵon, materialon: linpistejo [5]. 5. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato] france: concasserie pole: proszkownia rumane: moara cu pulbere pistiloserĉi 'pistilo' [pist.0ilo] 1.[pist.0ilo.ilo] Instrumento por pisti, ordinare konsistanta el tenilo kun globforma malsupro: pistiloj kaj pistujoj ekzistis jam en prahistoria epoko, kiam oni uzis ilin por pecetigi planterojn aŭ substancojn, ekzemple por krei farbojn [6]; internaciaj normoj maraj severas, sekve la ŝipo entenas diversajn ilojn – cindrigilojn, pistilojn, kompaktigilojn – por ke neniu rubo solida estu enmaren ĵetita [7]. 2.[pist.0ilo.ujo] Far1 (evitinde) Pistujo: ili do vizitis la muelejojn, kie la sklavoj en kelkcento da mueliloj kaj pistiloj preparis la farunon [8]; ĉi tie vi havas fajrujon, tie benkon, sur kiu oni povas dormi, pistilon por la tritiko kaj vazon por la pasto [9]. Rim.: La inan organon de floro pro simila formo on ankaŭ nomas pistil·o 6. Vikipedio, Pistilo7. Monato, Christian Bertin: Reĝino de la maroj8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX beloruse: таўкач, мяла ĉeĥe: samičí okvětí, samičí orgány květu ĉine: 1. 杵 [chǔ], 碓 [duì], 挺杆 [tǐnggān], 插齒刀推杆 [chāchǐdāotuīgān], 插齿刀推杆 [chāchǐdāotuīgān], 研杵 [yánchǔ], 硏杵 [yánchǔ] france: 1. pilon germane: 1. Stößel hungare: 1. mozsártörő japane: きね, すりこぎ, 乳棒 [にゅうぼう] nederlande: stamper perse: 1. دستهٔ هاون pole: 1. tłuczek rumane: 1. pistil ruse: пестик slovake: mliaždidlo, šrotovník pistujoserĉi 'pistujo' [pist.0ujo] [pist.0ujo.ilo] Speciala vazo, en kiu oni pistas: la popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelŝtonoj aŭ pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el ĝi kukojn [10]; en pistujoj oni pistis spicojn [11]. 10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:811. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Du fratoj beloruse: ступа ĉeĥe: hmoždíř, třecí miska ĉine: 臼 [jiù], 研缽 [yánbō], 研钵 [yánbō] france: mortier germane: Mörser hispane: mortero, almirez hungare: mozsár japane: うす, すり鉢 [すりばち], 乳鉢 [にゅうばち] nederlande: vijzel, mortier perse: هاون pole: moździerz rumane: mojar ruse: ступа slovake: mažiar (nádoba) ukraine: ступа, макітра administraj notoj ~ejo: Mankas dua fontindiko.